Genesis:42-45




esperanto@Genesis:42:1 @ Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?

esperanto@Genesis:42:2 @ Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.

esperanto@Genesis:42:3 @ Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por acxeti grenon en Egiptujo.

esperanto@Genesis:42:4 @ Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; cxar li timis, ke eble lin trafos malfelicxo.

esperanto@Genesis:42:5 @ Kaj la filoj de Izrael venis, por acxeti grenon, kune kun aliaj venintoj; cxar estis malsato en la lando Kanaana.

esperanto@Genesis:42:6 @ Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.

esperanto@Genesis:42:7 @ Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.

esperanto@Genesis:42:8 @ Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.

esperanto@Genesis:42:9 @ Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

esperanto@Genesis:42:10 @ Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.

esperanto@Genesis:42:11 @ Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.

esperanto@Genesis:42:12 @ Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.

esperanto@Genesis:42:13 @ Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.

esperanto@Genesis:42:14 @ Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.

esperanto@Genesis:42:15 @ Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.

esperanto@Genesis:42:16 @ Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.

esperanto@Genesis:42:17 @ Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj.

esperanto@Genesis:42:18 @ Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.

esperanto@Genesis:42:19 @ Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.

esperanto@Genesis:42:20 @ Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.

esperanto@Genesis:42:21 @ Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.

esperanto@Genesis:42:22 @ Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.

esperanto@Genesis:42:23 @ Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; cxar inter ili estis tradukanto.

esperanto@Genesis:42:24 @ Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj.

esperanto@Genesis:42:25 @ Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo. Tiel oni faris al ili.

esperanto@Genesis:42:26 @ Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.

esperanto@Genesis:42:27 @ Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.

esperanto@Genesis:42:28 @ Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?

esperanto@Genesis:42:29 @ Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li cxion, kio okazis al ili, dirante:

esperanto@Genesis:42:30 @ La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.

esperanto@Genesis:42:31 @ Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;

esperanto@Genesis:42:32 @ ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.

esperanto@Genesis:42:33 @ Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkigxos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu cxe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;

esperanto@Genesis:42:34 @ kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.

esperanto@Genesis:42:35 @ Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.

esperanto@Genesis:42:36 @ Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!

esperanto@Genesis:42:37 @ Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.

esperanto@Genesis:42:38 @ Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; cxar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfelicxo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:43:1 @ La malsato estis tre premanta en la lando.

esperanto@Genesis:43:2 @ Kiam ili formangxis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj acxetu por ni iom da pano.

esperanto@Genesis:43:3 @ Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

esperanto@Genesis:43:4 @ Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj acxetos por vi panon;

esperanto@Genesis:43:5 @ sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; cxar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.

esperanto@Genesis:43:6 @ Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraux fraton?

esperanto@Genesis:43:7 @ Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: CXu via patro ankoraux vivas? cxu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. CXu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?

esperanto@Genesis:43:8 @ Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni levigxos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.

esperanto@Genesis:43:9 @ Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo, tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo.

esperanto@Genesis:43:10 @ Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.

esperanto@Genesis:43:11 @ Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.

esperanto@Genesis:43:12 @ Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.

esperanto@Genesis:43:13 @ Kaj vian fraton prenu, kaj levigxu kaj iru returne al tiu homo.

esperanto@Genesis:43:14 @ Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.

esperanto@Genesis:43:15 @ Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaux Benjamenon; kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef.

esperanto@Genesis:43:16 @ Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj bucxu bruton kaj pretigu; cxar kun mi mangxos tiuj homoj hodiaux tagmeze.

esperanto@Genesis:43:17 @ Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.

esperanto@Genesis:43:18 @ Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antauxe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por jxeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.

esperanto@Genesis:43:19 @ Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li cxe la pordo de la domo.

esperanto@Genesis:43:20 @ Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por acxeti panon;

esperanto@Genesis:43:21 @ sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj.

esperanto@Genesis:43:22 @ Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por acxeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.

esperanto@Genesis:43:23 @ Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.

esperanto@Genesis:43:24 @ Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis mangxon al iliaj azenoj.

esperanto@Genesis:43:25 @ Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; cxar ili auxdis, ke tie ili mangxos panon.

esperanto@Genesis:43:26 @ Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj klinigxis al li gxis la tero.

esperanto@Genesis:43:27 @ Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: CXu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? cxu li vivas ankoraux?

esperanto@Genesis:43:28 @ Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraux. Kaj ili klinigxis kaj jxetis sin antaux li sur la teron.

esperanto@Genesis:43:29 @ Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: CXu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.

esperanto@Genesis:43:30 @ Kaj Jozef forrapidis, cxar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan cxambron kaj ploris tie.

esperanto@Genesis:43:31 @ Sed li lavis sian vizagxon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!

esperanto@Genesis:43:32 @ Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj mangxis kun li, aparte; cxar la Egiptoj ne povas mangxi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindajxo por ili.

esperanto@Genesis:43:33 @ Kaj ili sidigxis antaux li, pli maljuna laux sia maljuneco kaj pli juna laux sia juneco; kaj la homoj miris unu antaux alia.

esperanto@Genesis:43:34 @ Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de cxiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li.

esperanto@Genesis:44:1 @ Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de cxiu en la aperturon de lia sako;

esperanto@Genesis:44:2 @ kaj mian pokalon, la argxentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.

esperanto@Genesis:44:3 @ Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.

esperanto@Genesis:44:4 @ Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraux ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Levigxu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?

esperanto@Genesis:44:5 @ GXi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaux auxguras sur gxi! vi agis malbone!

esperanto@Genesis:44:6 @ Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.

esperanto@Genesis:44:7 @ Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!

esperanto@Genesis:44:8 @ Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron?

esperanto@Genesis:44:9 @ Tiu el viaj sklavoj, cxe kiu oni gxin trovos, mortu, kaj ankaux ni farigxu sklavoj al mia sinjoro.

esperanto@Genesis:44:10 @ Kaj li diris: GXi estu laux viaj vortoj: tiu, cxe kiu gxi trovigxos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.

esperanto@Genesis:44:11 @ Kaj rapide cxiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj cxiu malfermis sian sakon.

esperanto@Genesis:44:12 @ Kaj li sercxis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo trovigxis en la sako de Benjamen.

esperanto@Genesis:44:13 @ Tiam ili dissxiris siajn vestojn, kaj cxiu metis la sxargxon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.

esperanto@Genesis:44:14 @ Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraux tie, kaj ili jxetis sin antaux li sur la teron.

esperanto@Genesis:44:15 @ Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! cxu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?

esperanto@Genesis:44:16 @ Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaux tiu, en kies manoj trovigxis la pokalo.

esperanto@Genesis:44:17 @ Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano trovigxis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.

esperanto@Genesis:44:18 @ Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne kolerigxu kontraux via sklavo, cxar vi estas kiel Faraono.

esperanto@Genesis:44:19 @ Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: CXu vi havas patron aux fraton?

esperanto@Genesis:44:20 @ Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.

esperanto@Genesis:44:21 @ Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.

esperanto@Genesis:44:22 @ Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; cxar se li forlasos sian patron, tiu mortos.

esperanto@Genesis:44:23 @ Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaux mia vizagxo.

esperanto@Genesis:44:24 @ Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:44:25 @ Nia patro diris: Reiru, acxetu por ni iom da greno.

esperanto@Genesis:44:26 @ Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; cxar ni ne povas aperi antaux la vizagxo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.

esperanto@Genesis:44:27 @ Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;

esperanto@Genesis:44:28 @ sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas dissxirita; kaj mi ne vidis lin gxis nun;

esperanto@Genesis:44:29 @ se vi ankaux cxi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfelicxo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:44:30 @ Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,

esperanto@Genesis:44:31 @ tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malgxojo en SXeolon.

esperanto@Genesis:44:32 @ CXar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaux mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaux mia patro por cxiam.

esperanto@Genesis:44:33 @ Tial mi, via sklavo, restu anstataux la knabo kiel sklavo cxe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.

esperanto@Genesis:44:34 @ CXar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfelicxon, kiu trafos mian patron.

esperanto@Genesis:45:1 @ Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj, kiuj staris cxirkaux li, kaj li ekkriis: Elirigu cxiujn for de mi. Kaj neniu restis cxe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.

esperanto@Genesis:45:2 @ Kaj li lauxte ekploris, kaj auxdis la Egiptoj, kaj auxdis la domo de Faraono.

esperanto@Genesis:45:3 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; cxu mia patro vivas ankoraux? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, cxar ili konfuzigxis antaux li.

esperanto@Genesis:45:4 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.

esperanto@Genesis:45:5 @ Sed nun ne afliktigxu, kaj ne bedauxru, ke vi vendis min cxi tien; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi.

esperanto@Genesis:45:6 @ CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando, sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.

esperanto@Genesis:45:7 @ Kaj Dio sendis min antaux vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.

esperanto@Genesis:45:8 @ Sciu do, ne vi sendis min cxi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.

esperanto@Genesis:45:9 @ Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.

esperanto@Genesis:45:10 @ Vi logxos en la lando Gosxen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj, kaj cxio, kion vi havas.

esperanto@Genesis:45:11 @ Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.

esperanto@Genesis:45:12 @ Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaux la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia busxo parolas al vi.

esperanto@Genesis:45:13 @ Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj cxion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron cxi tien.

esperanto@Genesis:45:14 @ Kaj li jxetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo.

esperanto@Genesis:45:15 @ Kaj li kisis cxiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.

esperanto@Genesis:45:16 @ Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio placxis al Faraono kaj al liaj servantoj.

esperanto@Genesis:45:17 @ Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, sxargxu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;

esperanto@Genesis:45:18 @ kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi cxion bonan en la Egipta lando, kaj vi mangxos la grasajxon de la lando.

esperanto@Genesis:45:19 @ Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.

esperanto@Genesis:45:20 @ Kaj ne tro zorgu pri viaj ajxoj; cxar cxio bona en la Egipta lando estas al via dispono.

esperanto@Genesis:45:21 @ Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.

esperanto@Genesis:45:22 @ Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.

esperanto@Genesis:45:23 @ Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, sxargxitajn per greno, pano, kaj mangxajxo por lia patro por la vojo.

esperanto@Genesis:45:24 @ Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.

esperanto@Genesis:45:25 @ Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.

esperanto@Genesis:45:26 @ Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraux, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuzigxis, cxar li ne kredis al ili.

esperanto@Genesis:45:27 @ Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis.

esperanto@Genesis:45:28 @ Kaj Izrael diris: Suficxas, ke mia filo Jozef ankoraux vivas: mi iros kaj vidos lin, antaux ol mi mortos.

esperanto@Genesis:46:1 @ Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.


Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:41] [Genesis:42-45 ] [Genesis:43] [Discuss] Tag Genesis:42-45 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: