Genesis:45



Seeker Overlay ON

* Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj , kiuj staris cxirkaux li , kaj li ekkriis : Elirigu cxiujn for de mi . Kaj neniu restis cxe li , kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj . * Kaj li lauxte ekploris , kaj auxdis la Egiptoj , kaj auxdis la domo de Faraono . * Kaj Jozef diris al siaj fratoj : Mi estas Jozef ; cxu mia patro vivas ankoraux ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li , cxar ili konfuzigxis antaux li . * Kaj Jozef diris al siaj fratoj : Aliru do al mi . Kaj ili aliris . Kaj li diris : Mi estas Jozef , via frato , kiun vi vendis en Egiptujon . * Sed nun ne afliktigxu , kaj ne bedauxru , ke vi vendis min cxi tien ; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi . * CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando , sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado . * Kaj Dio sendis min antaux vi , por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo . * Sciu do , ne vi sendis min cxi tien , sed Dio ; kaj Li faris min patro al Faraono , kaj sinjoro super lia tuta domo , kaj reganto super la tuta Egipta lando . * Iru rapide al mia patro , kaj diru al li : Tiele diris via filo Jozef : Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo ; venu al mi , ne prokrastu . * Vi logxos en la lando Gosxen , kaj vi estos proksime de mi , vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj , kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj , kaj cxio , kion vi havas . * Kaj mi nutros vin tie , cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato ; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo , kaj cxio , kion vi havas . * Kaj jen viaj okuloj nun vidas , kaj ankaux la okuloj de mia frato Benjamen , ke mia busxo parolas al vi . * Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo , kaj cxion , kion vi vidis ; kaj rapide venigu mian patron cxi tien . * Kaj li jxetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris , kaj Benjamen ploris sur lia kolo . * Kaj li kisis cxiujn siajn fratojn kaj ploris super ili . Poste liaj fratoj ekparolis kun li . * Kaj la famo venis en la domon de Faraono , ke venis la fratoj de Jozef . Kaj tio placxis al Faraono kaj al liaj servantoj . * Kaj Faraono diris al Jozef : Diru al viaj fratoj : Faru tion , sxargxu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan ; * kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn , kaj venu al mi ; mi donos al vi cxion bonan en la Egipta lando , kaj vi mangxos la grasajxon de la lando . * Kaj ordonu al ili jene : Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj , kaj kunprenu vian patron kaj venu . * Kaj ne tro zorgu pri viaj ajxoj ; cxar cxio bona en la Egipta lando estas al via dispono . * Kaj la filoj de Izrael faris tiel . Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono , kaj li donis al ili provizojn por la vojo . * Al cxiuj li donis novajn vestojn , sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn . * Kaj por sia patro li sendis dek azenojn , sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo , kaj dek azeninojn , sxargxitajn per greno , pano , kaj mangxajxo por lia patro por la vojo . * Kaj li forsendis siajn fratojn , kaj ili iris . Kaj li diris al ili : Ne malpacu dum la vojo . * Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob . * Kaj ili sciigis al li , dirante : Jozef vivas ankoraux , kaj li regas nun super la tuta Egipta lando . Kaj lia koro konfuzigxis , cxar li ne kredis al ili . * Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef , kiujn li diris al ili ; kaj li vidis la veturilojn , kiujn Jozef sendis , por veturigi lin , kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis . * Kaj Izrael diris : Suficxas , ke mia filo Jozef ankoraux vivas : mi iros kaj vidos lin , antaux ol mi mortos .

Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:44] [Genesis:45] [Genesis:46] [Discuss] Tag Genesis:45 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: