Genesis:46:1-49:28




esperanto@Genesis:46:1 @ Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.

esperanto@Genesis:46:2 @ Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:46:3 @ Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.

esperanto@Genesis:46:4 @ Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.

esperanto@Genesis:46:5 @ Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.

esperanto@Genesis:46:6 @ Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.

esperanto@Genesis:46:7 @ Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.

esperanto@Genesis:46:8 @ Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.

esperanto@Genesis:46:9 @ Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi.

esperanto@Genesis:46:10 @ Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino.

esperanto@Genesis:46:11 @ Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari.

esperanto@Genesis:46:12 @ Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.

esperanto@Genesis:46:13 @ Kaj la filoj de Isahxar: Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron.

esperanto@Genesis:46:14 @ Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jahxleel.

esperanto@Genesis:46:15 @ Tio estas la filoj de Lea, kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.

esperanto@Genesis:46:16 @ Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj HXagi, SXuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.

esperanto@Genesis:46:17 @ Kaj la filoj de Asxer: Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria, kaj Serahx, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: HXeber kaj Malkiel.

esperanto@Genesis:46:18 @ Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj sxi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.

esperanto@Genesis:46:19 @ La filoj de Rahxel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen.

esperanto@Genesis:46:20 @ Kaj al Jozef en la lando Egipta naskigxis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.

esperanto@Genesis:46:21 @ Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Behxer kaj Asxbel, Gera kaj Naaman, Ehxi kaj Rosx, Mupim kaj HXupim kaj Ard.

esperanto@Genesis:46:22 @ Tio estas la filoj de Rahxel, kiuj naskigxis al Jakob, kune dek kvar animoj.

esperanto@Genesis:46:23 @ Kaj la filoj de Dan: HXusxim.

esperanto@Genesis:46:24 @ Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem.

esperanto@Genesis:46:25 @ Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.

esperanto@Genesis:46:26 @ La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.

esperanto@Genesis:46:27 @ Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

esperanto@Genesis:46:28 @ Jehudan li sendis antaux si al Jozef, por ke li informu lin antauxe pri Gosxen. Kaj ili venis en la landon Gosxen.

esperanto@Genesis:46:29 @ Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.

esperanto@Genesis:46:30 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizagxon, cxar vi vivas ankoraux.

esperanto@Genesis:46:31 @ Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;

esperanto@Genesis:46:32 @ kaj tiuj homoj estas pasxtistoj, cxar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj cxion, kion ili havas, ili kunportis.

esperanto@Genesis:46:33 @ Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?

esperanto@Genesis:46:34 @ tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj; por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen; cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj.

esperanto@Genesis:47:1 @ Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj cxio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Gosxen.

esperanto@Genesis:47:2 @ Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaux Faraono.

esperanto@Genesis:47:3 @ Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj.

esperanto@Genesis:47:4 @ Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por logxi en la lando; cxar ne ekzistas pasxtajxo por la brutoj de viaj sklavoj, cxar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj logxu en la lando Gosxen.

esperanto@Genesis:47:5 @ Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;

esperanto@Genesis:47:6 @ la lando Egipta estas antaux vi; en la plej bona loko de la lando logxigu vian patron kaj viajn fratojn; ili logxu en la lando Gosxen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.

esperanto@Genesis:47:7 @ Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaux Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.

esperanto@Genesis:47:8 @ Faraono diris al Jakob: Kian agxon vi havas?

esperanto@Genesis:47:9 @ Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

esperanto@Genesis:47:10 @ Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.

esperanto@Genesis:47:11 @ Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.

esperanto@Genesis:47:12 @ Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.

esperanto@Genesis:47:13 @ Ne estis pano sur la tuta tero, cxar la malsato estis tre forta; kaj senfortigxis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.

esperanto@Genesis:47:14 @ Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.

esperanto@Genesis:47:15 @ Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, cxiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaux vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?

esperanto@Genesis:47:16 @ Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.

esperanto@Genesis:47:17 @ Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro cxevaloj, sxafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro cxiuj iliaj brutoj en tiu jaro.

esperanto@Genesis:47:18 @ Kiam finigxis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kasxos antaux nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas cxe nia sinjoro; nenio restis antaux nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;

esperanto@Genesis:47:19 @ kial ni pereu antaux viaj okuloj, ni kaj nia tero? acxetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertigxu.

esperanto@Genesis:47:20 @ Kaj Jozef acxetis la tutan Egiptan teron por Faraono; cxar la Egiptoj vendis cxiu sian kampon, cxar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero farigxis proprajxo de Faraono.

esperanto@Genesis:47:21 @ Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo gxis la alia.

esperanto@Genesis:47:22 @ Nur la teron de la pastroj li ne acxetis; cxar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili mangxadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.

esperanto@Genesis:47:23 @ Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi acxetis vin hodiaux kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.

esperanto@Genesis:47:24 @ Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por mangxi, por vi, por cxio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.

esperanto@Genesis:47:25 @ Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.

esperanto@Genesis:47:26 @ Kaj Jozef faris gxin legxo gxis la hodiauxa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne farigxis proprajxo de Faraono.

esperanto@Genesis:47:27 @ Kaj Izrael eklogxis en la lando Egipta, en la lando Gosxen; kaj ili posedis gxin kaj fruktis kaj multigxis forte.

esperanto@Genesis:47:28 @ Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la dauxro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.

esperanto@Genesis:47:29 @ Kiam alproksimigxis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkorajxon kaj fidelajxon, ne enterigu min en Egiptujo;

esperanto@Genesis:47:30 @ sed mi kusxu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.

esperanto@Genesis:47:31 @ Kaj li diris: JXuru al mi. Kaj tiu jxuris. Kaj Izrael adorklinigxis sur la kapa parto de la lito.

esperanto@Genesis:48:1 @ Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.

esperanto@Genesis:48:2 @ Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito.

esperanto@Genesis:48:3 @ Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.

esperanto@Genesis:48:4 @ Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.

esperanto@Genesis:48:5 @ Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.

esperanto@Genesis:48:6 @ Sed viaj infanoj, kiuj naskigxos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.

esperanto@Genesis:48:7 @ Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis cxe mi Rahxel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraux iom da tero gxis Efrata; kaj mi enterigis sxin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaux Bet-Lehxem.

esperanto@Genesis:48:8 @ Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas cxi tiuj?

esperanto@Genesis:48:9 @ Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio cxi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.

esperanto@Genesis:48:10 @ La okuloj de Izrael malfortigxis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj cxirkauxprenis ilin.

esperanto@Genesis:48:11 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron.

esperanto@Genesis:48:12 @ Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere.

esperanto@Genesis:48:13 @ Kaj Jozef prenis ambaux, Efraimon per sia dekstra mano, kontraux la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraux la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.

esperanto@Genesis:48:14 @ Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis gxin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, cxar Manase estis la unuenaskito.

esperanto@Genesis:48:15 @ Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago,

esperanto@Genesis:48:16 @ la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.

esperanto@Genesis:48:17 @ Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.

esperanto@Genesis:48:18 @ Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.

esperanto@Genesis:48:19 @ Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.

esperanto@Genesis:48:20 @ Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.

esperanto@Genesis:48:21 @ Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.

esperanto@Genesis:48:22 @ Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaux viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.

esperanto@Genesis:49:1 @ Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.

esperanto@Genesis:49:2 @ Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.

esperanto@Genesis:49:3 @ Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;

esperanto@Genesis:49:4 @ Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.

esperanto@Genesis:49:5 @ Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,

esperanto@Genesis:49:6 @ En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.

esperanto@Genesis:49:7 @ Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.

esperanto@Genesis:49:8 @ Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.

esperanto@Genesis:49:9 @ Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?

esperanto@Genesis:49:10 @ Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

esperanto@Genesis:49:11 @ Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.

esperanto@Genesis:49:12 @ Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.

esperanto@Genesis:49:13 @ Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.

esperanto@Genesis:49:14 @ Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj.

esperanto@Genesis:49:15 @ Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.

esperanto@Genesis:49:16 @ Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.

esperanto@Genesis:49:17 @ Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen.

esperanto@Genesis:49:18 @ Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.

esperanto@Genesis:49:19 @ Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano.

esperanto@Genesis:49:20 @ CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj.

esperanto@Genesis:49:21 @ Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.

esperanto@Genesis:49:22 @ Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron.

esperanto@Genesis:49:23 @ CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li;

esperanto@Genesis:49:24 @ Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.

esperanto@Genesis:49:25 @ La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.

esperanto@Genesis:49:26 @ La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.

esperanto@Genesis:49:27 @ Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon.

esperanto@Genesis:49:28 @ Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.


Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:45] [Genesis:Genesis] [Genesis:47] [Discuss] Tag Genesis:46:1-49:28 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: