Genesis:46:1-49
Seeker Overlay ON
*
Izrael ekiris kun cxio ,
kion li havis ,
kaj li venis en Beer-SXeban ,
kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak .
*
Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio :
Jakob !
Jakob !
Kaj tiu diris :
Jen mi estas .
*
Kaj Li diris :
Mi estas Dio ,
la Dio de via patro .
Ne timu iri Egiptujon ,
cxar Mi tie faros vin granda popolo .
*
Mi iros kun vi Egiptujon ,
kaj Mi ankaux revenigos vin ;
kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn .
*
Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba ;
kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj ,
kiujn sendis Faraono ,
por alveturigi lin .
*
Kaj ili prenis siajn brutojn ,
kaj sian havon ,
kiun ili akiris en la lando Kanaana ,
kaj venis Egiptujon ,
Jakob kaj lia tuta idaro kun li .
*
Siajn filojn kaj nepojn ,
siajn filinojn kaj nepinojn ,
kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon .
*
Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael ,
kiuj venis Egiptujon :
Jakob kaj liaj filoj .
La unuenaskito de Jabob ,
Ruben .
*
Kaj la filoj de Ruben :
HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi .
*
Kaj la filoj de Simeon :
Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar ,
kaj SXaul ,
filo de Kanaanidino .
*
Kaj la filoj de Levi :
Gersxon ,
Kehat ,
kaj Merari .
*
Kaj la filoj de Jehuda :
Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx ;
sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana .
Kaj la filoj de Perec estis :
HXecron kaj HXamul .
*
Kaj la filoj de Isahxar :
Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron .
*
Kaj la filoj de Zebulun :
Sered kaj Elon kaj Jahxleel .
*
Tio estas la filoj de Lea ,
kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio ,
kaj lia filino Dina .
La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri .
*
Kaj la filoj de Gad :
Cifjon kaj HXagi ,
SXuni kaj Ecbon ,
Eri kaj Arod kaj Areli .
*
Kaj la filoj de Asxer :
Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria ,
kaj Serahx ,
ilia fratino ;
kaj la filoj de Beria :
HXeber kaj Malkiel .
*
Tio estas la filoj de Zilpa ,
kiun Laban donis al sia filino Lea ;
kaj sxi naskis ilin al Jakob ,
dek ses animojn .
*
La filoj de Rahxel ,
edzino de Jakob :
Jozef kaj Benjamen .
*
Kaj al Jozef en la lando Egipta naskigxis Manase kaj Efraim ,
kiujn naskis al li Asnat ,
filino de Poti-Fera ,
pastro el On .
*
Kaj la filoj de Benjamen :
Bela kaj Behxer kaj Asxbel ,
Gera kaj Naaman ,
Ehxi kaj Rosx ,
Mupim kaj HXupim kaj Ard .
*
Tio estas la filoj de Rahxel ,
kiuj naskigxis al Jakob ,
kune dek kvar animoj .
*
Kaj la filoj de Dan :
HXusxim .
*
Kaj la filoj de Naftali :
Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem .
*
Tio estas la filoj de Bilha ,
kiun donis Laban al sia filino Rahxel ;
sxi naskis ilin al Jakob ,
kune sep animojn .
*
La nombro de cxiuj animoj ,
kiuj venis kun Jakob en Egiptujon ,
kiuj eliris el lia lumbo ,
krom la edzinoj de la filoj de Jakob ,
estis sesdek ses .
*
Kaj la filoj de Jozef ,
kiuj naskigxis al li en Egiptujo ,
estis du animoj .
La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob ,
kiuj venis Egiptujon ,
estis sepdek .
*
Jehudan li sendis antaux si al Jozef ,
por ke li informu lin antauxe pri Gosxen .
Kaj ili venis en la landon Gosxen .
*
Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen .
Kaj kiam li ekvidis lin ,
li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo .
*
Kaj Izrael diris al Jozef :
Nun mi volonte mortos ,
vidinte vian vizagxon ,
cxar vi vivas ankoraux .
*
Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro :
Mi iros kaj rakontos al Faraono ,
kaj diros al li :
Miaj fratoj kaj la domo de mia patro ,
kiuj estis en la lando Kanaana ,
venis al mi ;
*
kaj tiuj homoj estas pasxtistoj ,
cxar ili estas brutedukistoj ;
kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ,
kaj cxion ,
kion ili havas ,
ili kunportis .
*
Kaj se Faraono vin alvokos ,
kaj diros :
Kio estas via okupo ?
*
tiam diru :
Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun ,
kiel ni ,
tiel ankaux niaj patroj ;
por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen ;
cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj .