Genesis:7
Seeker Overlay ON
*
Kaj la Eternulo diris al Noa :
Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon ,
cxar vin Mi vidis ,
ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio .
*
El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj ,
virbestojn kaj iliajn inojn ;
kaj el la brutoj ,
kiuj ne estas puraj ,
po du ,
virbeston kaj gxian inon .
*
Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj ,
virbestojn kaj virinbestojn ,
por ke semo restu sur la tuta tero .
*
CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj ,
kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn ,
kiujn Mi kreis .
*
Kaj Noa faris cxion ,
kion la Eternulo al li ordonis .
*
Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj ,
kiam la akva diluvo venis sur la teron .
*
Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon ,
pro la akvo de la diluvo .
*
El la brutoj puraj ,
kaj el la brutoj ,
kiuj ne estas puraj ,
kaj el la birdoj ,
kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero ,
*
po unu paro venis al Noa en la arkeon ,
virbesto kaj ino ,
kiel Dio ordonis al Noa .
*
Kaj kiam pasis la sep tagoj ,
la diluva akvo venis sur la teron .
*
En la sescenta jaro de la vivo de Noa ,
en la dua monato ,
en la dek-sepa tago de la monato ,
en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis .
*
Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj .
*
GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa ,
kaj SXem kaj HXam kaj Jafet ,
la filoj de Noa ,
kaj la edzino de Noa ,
kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili ;
*
ili ,
kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj ,
kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj ,
kaj cxiuj rampajxoj ,
kiuj rampas sur la tero ,
laux siaj specoj ,
kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj ,
cxiuj birdoj ,
cxiuj flugilhavantoj .
*
Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno ,
kiu havas en si spiriton de vivo .
*
Kaj la venintoj ,
virbesto kaj ino el cxiu karno ,
eniris ,
kiel ordonis al ili Dio ;
kaj la Eternulo fermis post ili .
*
Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero ;
kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon ,
kaj gxi estis alte super la tero .
*
Kaj la akvo fortigxis sur la tero ,
kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo .
*
Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero ;
kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj ,
kiuj estas sub la cxielo .
*
Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn .
*
Kaj pereis cxiu karno ,
kiu movigxas sur la tero ,
la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj ,
kaj cxiuj rampajxoj ,
kiuj rampas sur la tero ,
kaj cxiuj homoj .
*
CXio ,
kio havis en si spiriton de vivo ,
el cxio ,
kio estis sur la seka tero ,
mortis .
*
Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj ,
kiuj estis sur la tero ,
de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo ;
ili ekstermigxis de sur la tero ;
kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo .
*
Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj .