Habakkuk:1:5-11
esperanto@Habakkuk:1:5 @ Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
esperanto@Habakkuk:1:6 @ CXar jen Mi levos la HXaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi.
esperanto@Habakkuk:1:7 @ Terura kaj timinda gxi estas; gxia jugxado kaj regado dependas de gxi mem.
esperanto@Habakkuk:1:8 @ Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo.
esperanto@Habakkuk:1:9 @ CXiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.
esperanto@Habakkuk:1:10 @ Regxojn ili mokas, regantoj estas ridatajxo por ili; cxiun fortikajxon ili mokas; ili sxutas teron, kaj venkoprenas.
esperanto@Habakkuk:1:11 @ Tiam sxangxigxas ilia spirito, transiras kaj farigxas peka, kaj ilia forto farigxas ilia dio.