Haggai:2:10-19



Seeker Overlay ON

* En la dudek-kvara tago de la nauxa monato , en la dua jaro de Dario , aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj , dirante : * Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon , kaj diru : * Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto , kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta ? La pastroj respondis kaj diris:Ne . * HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu , kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos ? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos . * Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo , kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi , diras la Eternulo , kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj ; kaj cxio , kion ili tie alportas , estas malpura . * Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen , antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo : * kiam iu venis al garbaro , kiu devis havi dudek mezurojn , gxi havis nur dek ; kiam iu venis al la vinpremejo , por cxerpi kvindek mezurojn , trovigxis nur dudek ; * Mi frapis vin per sekiga vento , per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj , sed vi tamen ne turnis vin al Mi , diras la Eternulo . * Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen , de la dudek-kvara tago de la nauxa monato , de la tago , en kiu estas fondita la templo de la Eternulo ; pripensu bone : * cxu trovigxas semoj en la grenejo ? gxis nun la vinberbrancxo , la figarbo , la granatarbo , kaj la olivarbo ne donis fruktojn ; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos .

Seeker Overlay: Off On

[BookofHaggai] [Haggai:1] [Haggai:2] [Haggai:3] [Discuss] Tag Haggai:2:10-19 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: