Haggai:2:10-19
esperanto@Haggai:2:10 @ En la dudek-kvara tago de la nauxa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:
esperanto@Haggai:2:11 @ Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru:
esperanto@Haggai:2:12 @ Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.
esperanto@Haggai:2:13 @ HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos.
esperanto@Haggai:2:14 @ Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo, kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj; kaj cxio, kion ili tie alportas, estas malpura.
esperanto@Haggai:2:15 @ Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo:
esperanto@Haggai:2:16 @ kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;
esperanto@Haggai:2:17 @ Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.
esperanto@Haggai:2:18 @ Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:
esperanto@Haggai:2:19 @ cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.