Haggai:2:20-23
esperanto@Haggai:2:20 @ Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al HXagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:
esperanto@Haggai:2:21 @ Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene:Mi ekmovos la cxielon kaj la teron;
esperanto@Haggai:2:22 @ Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos cxarojn kun iliaj veturantoj; falos la cxevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.
esperanto@Haggai:2:23 @ En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de SXealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; cxar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.