Haggai:2
Seeker Overlay ON
*
En la sepa monato ,
en la dudek-unua tago de la monato ,
aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj ,
dirante :
*
Diru al Zerubabel ,
filo de SXealtiel ,
regionestro de Judujo ,
kaj al la cxefpastro Josuo ,
filo de Jehocadak ,
kaj al la cetera popolo jene :
*
Kiu restis inter vi ,
kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco ?
kaj kion vi vidas en gxi nun ?
cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio ?
*
Sed estu kuragxa ,
ho Zerubabel ,
diras la Eternulo ;
estu kuragxa ,
ho cxefpastro Josuo ,
filo de Jehocadak ;
estu kuragxa ,
ho tuta popolo de la lando ,
diras la Eternulo ;
kaj laboru ,
cxar Mi estas kun vi ,
diras la Eternulo Cebaot .
*
Konforme al la interligo ,
kiun Mi faris kun vi ,
kiam vi eliris el Egiptujo ,
Mia spirito estas inter vi ;
ne timu .
*
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo ,
kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron ,
la maron kaj la sekteron ;
*
Mi skuos cxiujn popolojn ;
kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj ,
kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro ,
diras la Eternulo Cebaot .
*
Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la oro ,
diras la Eternulo Cebaot .
*
La gloro de cxi tiu lasta domo estos pli granda ,
ol de la antauxa ,
diras la Eternulo Cebaot ;
kaj sur cxi tiu loko Mi donos pacon ,
diras la Eternulo Cebaot .
*
En la dudek-kvara tago de la nauxa monato ,
en la dua jaro de Dario ,
aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj ,
dirante :
*
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon ,
kaj diru :
*
Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto ,
kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta ?
La pastroj respondis kaj diris:Ne .
*
HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu ,
kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos ?
La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos .
*
Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo ,
kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi ,
diras la Eternulo ,
kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj ;
kaj cxio ,
kion ili tie alportas ,
estas malpura .
*
Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen ,
antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo :
*
kiam iu venis al garbaro ,
kiu devis havi dudek mezurojn ,
gxi havis nur dek ;
kiam iu venis al la vinpremejo ,
por cxerpi kvindek mezurojn ,
trovigxis nur dudek ;
*
Mi frapis vin per sekiga vento ,
per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj ,
sed vi tamen ne turnis vin al Mi ,
diras la Eternulo .
*
Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen ,
de la dudek-kvara tago de la nauxa monato ,
de la tago ,
en kiu estas fondita la templo de la Eternulo ;
pripensu bone :
*
cxu trovigxas semoj en la grenejo ?
gxis nun la vinberbrancxo ,
la figarbo ,
la granatarbo ,
kaj la olivarbo ne donis fruktojn ;
sed de post cxi tiu tago Mi vin benos .
*
Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al HXagaj en la dudek-kvara tago de la monato ,
dirante :
*
Diru al Zerubabel ,
regionestro de Judujo ,
jene:Mi ekmovos la cxielon kaj la teron ;
*
Mi renversos tronojn de regnoj ,
Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj ,
Mi renversos cxarojn kun iliaj veturantoj ;
falos la cxevaloj ,
kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia .
*
En tiu tempo ,
diras la Eternulo Cebaot ,
Mi prenos vin ,
ho Zerubabel ,
Mia servanto ,
filo de SXealtiel ,
diras la Eternulo ,
kaj Mi konservos vin kiel sigelringon ;
cxar vin Mi elektis ,
diras la Eternulo Cebaot .