Hebrews:12:1-13




esperanto@Hebrews:12:1 @ Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

esperanto@Hebrews:12:2 @ direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

esperanto@Hebrews:12:3 @ CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.

esperanto@Hebrews:12:4 @ Vi ankoraux ne kontrauxstaris gxis sango, batalante kontraux peko;

esperanto@Hebrews:12:5 @ kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li;

esperanto@Hebrews:12:6 @ CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.

esperanto@Hebrews:12:7 @ Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas?

esperanto@Hebrews:12:8 @ Sed se vi estas sen puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.

esperanto@Hebrews:12:9 @ Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

esperanto@Hebrews:12:10 @ CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.

esperanto@Hebrews:12:11 @ CXiu puno portempe sxajnas esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.

esperanto@Hebrews:12:12 @ Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;

esperanto@Hebrews:12:13 @ kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.


Seeker Overlay: Off On

[BookofHebrews] [Hebrews:11] [Hebrews:12] [Hebrews:13] [Discuss] Tag Hebrews:12:1-13 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: