Hosea:1:2-2:1




esperanto@Hosea:1:2 @ Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea, la Eternulo diris al Hosxea:Iru, prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu infanojn malcxastajn, cxar la lando malcxastigxis for de la Eternulo.

esperanto@Hosea:1:3 @ Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon.

esperanto@Hosea:1:4 @ Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael.

esperanto@Hosea:1:5 @ En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.

esperanto@Hosea:1:6 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li:Donu al sxi la nomon Lo-Ruhxama; cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.

esperanto@Hosea:1:7 @ Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

esperanto@Hosea:1:8 @ Kiam sxi demamigis Lo-Ruhxaman, sxi gravedigxis kaj naskis filon.

esperanto@Hosea:1:9 @ Kaj Li diris:Donu al li la nomon Lo-Ami; cxar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.

esperanto@Hosea:1:10 @ Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Hosea:1:11 @ Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.

esperanto@Hosea:2:1 @ Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofHosea] [Hosea:0] [Hosea:Hosea] [Hosea:2] [Discuss] Tag Hosea:1:2-2:1 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: