Hosea:1:2-2
Seeker Overlay ON
*
Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea ,
la Eternulo diris al Hosxea:Iru ,
prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu infanojn malcxastajn ,
cxar la lando malcxastigxis for de la Eternulo .
*
Kaj li iris ,
kaj prenis Gomeron ,
filinon de Diblaim ;
kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon .
*
Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel ;
cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu ,
kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael .
*
En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel .
*
Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filinon ;
kaj Li diris al li:Donu al sxi la nomon Lo-Ruhxama ;
cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael ,
sed postulos de ili pagon .
*
Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos ,
kaj Mi helpos al ili per la Eternulo ,
ilia Dio ;
Mi ne helpos al ili per pafarko ,
glavo ,
kaj batalo ,
nek per cxevaloj kaj rajdantoj .
*
Kiam sxi demamigis Lo-Ruhxaman ,
sxi gravedigxis kaj naskis filon .
*
Kaj Li diris:Donu al li la nomon Lo-Ami ;
cxar vi ne estas Mia popolo ,
kaj Mi ne estos por vi .
*
Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro ,
ne mezurebla kaj ne kalkulebla .
Kaj sur la sama loko ,
kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo ,
oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio .
*
Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael ,
kaj faros al si unu cxefon ,
kaj iros el la lando ;
cxar granda estos la tago de Jizreel .
*
Izrael estas vasta vinberujo ,
portas siajn fruktojn ;
sed ju pli multigxis liaj fruktoj ,
des pli li multigis siajn altarojn ;
ju pli bona estis lia lando ,
des pli belajn statuojn li starigis .
*
Ilia koro estas dividita ,
tial nun ili estas kondamnitaj ;
Li rompos iliajn altarojn ,
frakasos iliajn statuojn .
*
Nun ili diras:Ni ne havas regxon ;
cxar ni ne timas la Eternulon ,
kion do povas fari por ni regxo ?
*
Ili parolas vanajn vortojn ,
jxuras mensoge ,
kiam ili faras interligon ;
tial jugxo super ili aperos ,
kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo .
*
Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario ;
cxar gxia popolo ekploros pri gxi ,
kaj la pastracxoj ,
kiuj gxojis pri gxi ,
ploros pri gxia gloro ,
kiu forigxis de gxi .
*
La bovido mem estas forportita en Asirion ,
kiel donaco al la regxo -
vengxonto ;
malhonoron ricevos Efraim ,
kaj Izrael hontos pro sia entrepreno .
*
Malaperos Samario kun sia regxo ,
kiel sxauxmo sur la suprajxo de akvo .
*
Detruitaj estos la altajxoj de Aven ,
la peko de Izrael ;
kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj ;
ili diros al la montoj:Kovru nin ;
kaj al la montetoj:Falu sur nin .
*
Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis ,
ho Izrael ;
tiam oni levigxis ,
sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn .
*
Konforme al Mia intenco Mi punos ilin ,
kaj kolektigxos kontraux ili popoloj ,
kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj .
*
Efraim estas kiel bovido dresita ,
amanta drasxi .
Mi metos jugon sur lian belan kolon ,
Mi rajdos sur Efraim ,
Jehuda plugos ,
Jakob erpos .
*
Semu al vi justecon ,
tiam vi rikoltos amon ;
plugu al vi plugotajxon ;
estas tempo ,
por turni sin al la Eternulo ,
gxis Li venos kaj versxos sur vin justecon .
*
Vi plugas malpiajxon ,
vi rikoltas malbonagojn ,
vi mangxas frukton de mensogo ;
cxar vi fidas vian vojon ,
la multon de viaj herooj .
*
Sed farigxos tumulto en via popolo ,
kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj ,
kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito ;
mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj .
*
Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco .
Frue pereos ,
pereos la regxo de Izrael .
*
Kiam Izrael estis junulo ,
Mi lin ekamis ,
kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon .
*
Sed nun oni vokas ilin ,
kaj ili sin deturnas ;
al la Baaloj ili oferas ,
kaj al idoloj ili incensas .
*
Mi instruis al Efraim la iradon ;
Mi prenis ilin je la brako ,
kaj ili ne rimarkis ,
ke Mi ilin kuracas .
*
Per sxnuroj de homoj Mi tiris ilin ,
per ligiloj de amo ;
Mi estis por ili kiel levanto de la jugo ,
kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon .
*
Ili ne revenos en la landon Egiptan ,
sed Asirio estos ilia regxo ,
cxar ili ne volis penti .
*
Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formangxos ilin pro iliaj entreprenoj .
*
Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi ;
kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo ,
gxi ne levas sin .
*
Kiel Mi agu kun vi ,
ho Efraim ?
kiel Mi protektu vin ,
ho Izrael ?
CXu Mi faru al vi ,
kiel al Adma ?
cxu Mi egaligu vin al Ceboim ?
Renversigxis en Mi Mia koro ,
varmegigxis Mia tuta kompato .
*
Mi ne agos laux Mia flama kolero ,
Mi ne plu ekstermos Efraimon ;
cxar Mi estas Dio ,
ne homo ,
Mi estas Sanktulo inter vi ;
Mi ne venos en furiozo .
*
La Eternulon ili sekvos ,
kiel kriantan leonon ;
kiam Li krios ,
tiam timigite venos la filoj de okcidente .
*
Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo ,
kaj kiel kolombo el la lando Asiria ;
kaj Mi enlogxigos ilin en iliaj domoj ,
diras la Eternulo .
*
Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim ,
kaj kun falsajxo la domo de Izrael ;
sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo .
*
Efraim pasxtas venton ,
postkuras la orientan venton ;
kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj ;
li faras interligon kun Asirio ,
kaj portas oleon en Egiptujon .
*
Sed ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon ,
kaj Li punos Jakobon laux lia konduto ,
laux liaj agoj Li repagos al li .
*
Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton ,
kaj virigxinte li luktis kun Dio .
*
Li luktis kun angxelo kaj venkis ,
li tamen petegis lin kun ploro ;
en Bet-El Li nin trovos ,
kaj tie Li parolos kun ni .
*
La Eternulo estas Dio Cebaot ,
Eternulo estas Lia nomo .
*
Returnu do vin al via Dio ,
konservu favorkorecon kaj justecon ,
kaj fidu cxiam vian Dion .
*
Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon ,
li amas trompi ;
*
kaj Efraim diras:Mi ricxigxis ,
mi akiris al mi havajxon ,
sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon ,
per kiu mi estus pekinta .
*
Mi ,
la Eternulo ,
estas via Dio de post la lando Egipta ;
Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj ,
kiel en la tagoj de festo .
*
Mi parolis per la profetoj ,
Mi donis multe da vizioj ,
kaj per la profetoj Mi parolis alegorie .
*
En Gilead estis idoloj ,
sed ili farigxis senvalorajxo ;
en Gilgal oni oferbucxis bovojn ,
sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj sur la sulko de la kampo .
*
Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio ,
Izrael servis por edzino ,
kaj por edzino li devis gardi .
*
Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo ,
kaj per profeto Li gardis lin .
*
Forte kolerigis Lin Efraim ,
tial lia sango venos sur lin ,
kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindajxoj .
*
Kiam Efraim parolis ,
oni timis ;
li altigxis en Izrael .
Sed li farigxis kulpa per Baal ,
kaj mortis .
*
Nun ili ankoraux pli pekas ;
ili faris al si el sia argxento statuojn ,
idolojn laux sia kompreno ,
kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj ;
ili parolas pri ili:Tiuj ,
kiuj oferbucxas homojn ,
povas kisi la bovidojn .
*
Pro tio ili estos kiel matena nebulo ,
kiel roso ,
kiu frue malaperas ,
kiel grenventumajxo ,
kiun la vento forblovas de la drasxejo ,
kaj kiel fumo el la kamentubo .
*
Sed Mi ,
la Eternulo ,
estas via Dio de post la lando Egipta ;
kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni ,
kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi .
*
Mi konis vin en la dezerto ,
en la lando de sekeco .
*
Kiam ili havis pasxtejon ,
ili satigxis ;
kaj kiam ili satigxis ,
tiam fierigxis ilia koro ,
kaj tial ili forgesis Min .
*
Tial Mi estos por ili kiel leono ,
kiel leopardo ,
kiu embuskas cxe la vojo .
*
Mi atakos ilin ,
kiel ursino ,
kiu perdis la infanojn ,
Mi dissxiros ilian sxlositan koron ,
Mi mangxegos ilin tie ,
kiel leono ;
sovagxaj bestoj ilin dissxiros .
*
Vi pereigis vin ,
ho Izrael ,
cxar via savo estas nur en Mi .
*
Kie estas via regxo ?
li savu vin en cxiuj viaj urboj .
Kie estas viaj jugxistoj ,
pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn ?
*
Mi donis al vi regxon en Mia kolero ,
kaj Mi forprenos lin en Mia indigno .
*
Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim ,
lia peko estas konservita .
*
Doloroj de naskantino atakos lin .
Li estas infano sensagxa ;
alie li ne starus longe en la pozicio de naskigxantaj infanoj .
*
El SXeol Mi savos ilin ,
de la morto Mi liberigos ilin ;
kie estas via veneno ,
ho morto ?
kie estas via pereigeco ,
ho SXeol ?
Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj .
*
Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj ,
venos tamen vento orienta ,
vento de la Eternulo ,
blovanta el la dezerto ,
kaj tiam elsekigxos lia fonto ,
dezertigxos lia devenejo ;
kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj .
*
Samario suferos ,
cxar gxi ribelis kontraux sia Dio .
De glavo ili falos ;
iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj ,
iliaj gravedulinoj estos dishakitaj .
*
Revenu ,
ho Izrael ,
al la Eternulo ,
via Dio ;
cxar vi falis pro viaj malbonagoj .
*
Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo ;
diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon ;
anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn .
*
Asirio ne savos nin ;
ni ne rajdos sur cxevaloj ,
ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj ;
nur cxe Vi la orfo trovas kompaton .
*
Mi sanigos ilin de la defalo ,
Mi volonte ilin amos ,
cxar pasis Mia kolero koncerne ilin .
*
Mi estos por Izrael kiel roso ;
li ekfloros kiel rozo ,
li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon .
*
Liaj brancxoj disvastigxos ,
li estos bela kiel olivarbo ,
li bonodoros kiel Lebanon .
*
Revenos tiuj ,
kiuj sidis en lia ombro ;
ili revivigxos kiel greno ,
ili floros kiel vinberbrancxo ;
li estos fama ,
kiel la vino de Lebanon .
*
Ho Efraim ,
per kio interesas Min plue la idoloj ?
Mi auxskultos lin kaj gvidos lin ;
Mi estos kiel verda cipreso ;
cxe Mi oni trovos viajn fruktojn .
*
Kiu estas sagxa ,
tiu komprenu cxi tion ;
kiu estas prudenta ,
tiu sciu cxi tion ;
cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo ,
virtuloj iras sur ili ,
kaj malpiuloj falas sur ili .