Hosea:11:12-12:14




esperanto@Hosea:11:12 @ Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

esperanto@Hosea:12:1 @ Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

esperanto@Hosea:12:2 @ Sed ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon, kaj Li punos Jakobon laux lia konduto, laux liaj agoj Li repagos al li.

esperanto@Hosea:12:3 @ Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.

esperanto@Hosea:12:4 @ Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.

esperanto@Hosea:12:5 @ La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.

esperanto@Hosea:12:6 @ Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu cxiam vian Dion.

esperanto@Hosea:12:7 @ Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;

esperanto@Hosea:12:8 @ kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

esperanto@Hosea:12:9 @ Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.

esperanto@Hosea:12:10 @ Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

esperanto@Hosea:12:11 @ En Gilead estis idoloj, sed ili farigxis senvalorajxo; en Gilgal oni oferbucxis bovojn, sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj sur la sulko de la kampo.

esperanto@Hosea:12:12 @ Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.

esperanto@Hosea:12:13 @ Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.

esperanto@Hosea:12:14 @ Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindajxoj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofHosea] [Hosea:10] [Hosea:Hosea] [Hosea:12] [Discuss] Tag Hosea:11:12-12:14 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: