Hosea:9:1-10:15




esperanto@Hosea:9:1 @ Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.

esperanto@Hosea:9:2 @ Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.

esperanto@Hosea:9:3 @ Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.

esperanto@Hosea:9:4 @ Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.

esperanto@Hosea:9:5 @ Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?

esperanto@Hosea:9:6 @ CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.

esperanto@Hosea:9:7 @ Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

esperanto@Hosea:9:8 @ La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.

esperanto@Hosea:9:9 @ Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.

esperanto@Hosea:9:10 @ Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.

esperanto@Hosea:9:11 @ La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.

esperanto@Hosea:9:12 @ Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.

esperanto@Hosea:9:13 @ Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.

esperanto@Hosea:9:14 @ Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.

esperanto@Hosea:9:15 @ Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; cxiuj iliaj princoj estas defalintoj.

esperanto@Hosea:9:16 @ Efraim estas batita; ilia radiko sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.

esperanto@Hosea:9:17 @ Mia Dio ilin forpusxos, cxar ili ne auxskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.

esperanto@Hosea:10:1 @ Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.

esperanto@Hosea:10:2 @ Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.

esperanto@Hosea:10:3 @ Nun ili diras:Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni regxo?

esperanto@Hosea:10:4 @ Ili parolas vanajn vortojn, jxuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial jugxo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.

esperanto@Hosea:10:5 @ Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.

esperanto@Hosea:10:6 @ La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

esperanto@Hosea:10:7 @ Malaperos Samario kun sia regxo, kiel sxauxmo sur la suprajxo de akvo.

esperanto@Hosea:10:8 @ Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj:Kovru nin; kaj al la montetoj:Falu sur nin.

esperanto@Hosea:10:9 @ Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.

esperanto@Hosea:10:10 @ Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektigxos kontraux ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.

esperanto@Hosea:10:11 @ Efraim estas kiel bovido dresita, amanta drasxi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.

esperanto@Hosea:10:12 @ Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotajxon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, gxis Li venos kaj versxos sur vin justecon.

esperanto@Hosea:10:13 @ Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.

esperanto@Hosea:10:14 @ Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.

esperanto@Hosea:10:15 @ Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.


Seeker Overlay: Off On

[BookofHosea] [Hosea:8] [Hosea:Hosea] [Hosea:10] [Discuss] Tag Hosea:9:1-10:15 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: