Isaiah:10:5-19
Seeker Overlay ON
*
Ve al la Asiriano ,
la vergo de Mia kolero !
la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno .
*
Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos ,
kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon ,
ke li prenu militakiron ,
ke li rabu rabajxon ,
kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj .
*
Sed li ne tiel tion komprenas ,
kaj lia koro ne tiel intencas ;
li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj ;
*
cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj ?
*
CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx ?
cxu HXamat ne estas kiel Arpad ?
cxu Samario ne estas kiel Damasko ?
*
CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn ,
kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario ,
*
tial ,
kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj ,
tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj .
*
Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem ,
Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj ;
*
cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco ,
cxar mi estas sagxa ;
mi forigis la limojn de la popoloj ,
rabis iliajn provizojn ,
kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn ;
*
kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston ;
kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn ,
mi enkolektis la tutan teron ;
kaj neniu movis flugilon ,
malfermis la busxon ,
nek krietis .
*
CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu ,
kiu hakas per gxi ?
cxu povas segilo fieri antaux tiu ,
kiu gxin tiras ?
kvazaux vergo svingus tiun ,
kiu gxin levas !
kvazaux bastono levus tiun ,
kiu ne estas el ligno !
*
Tial la Sinjoro ,
la Eternulo Cebaot ,
venigos malgrasecon sur liajn grasulojn ,
kaj sub lia gloro ekbrulos fajro ,
kiel flamo .
*
Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro ,
kaj lia Sanktulo farigxos flamo ;
kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago ,
*
kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno ,
de la animo gxis la karno ;
kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo .
*
La restajxo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra ,
kaj knabo povos ilin registri .