Isaiah:13:1-14:23




esperanto@Isaiah:13:1 @ Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.

esperanto@Isaiah:13:2 @ Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.

esperanto@Isaiah:13:3 @ Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.

esperanto@Isaiah:13:4 @ Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.

esperanto@Isaiah:13:5 @ Ili venis el lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.

esperanto@Isaiah:13:6 @ GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

esperanto@Isaiah:13:7 @ Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas.

esperanto@Isaiah:13:8 @ Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.

esperanto@Isaiah:13:9 @ Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.

esperanto@Isaiah:13:10 @ La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.

esperanto@Isaiah:13:11 @ Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi cxesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.

esperanto@Isaiah:13:12 @ Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.

esperanto@Isaiah:13:13 @ Por tio Mi ektremigos la cxielon, kaj la tero skuigxos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.

esperanto@Isaiah:13:14 @ Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel sxafo forlasita; cxiu sin turnos al sia popolo, kaj cxiu kuros al sia lando.

esperanto@Isaiah:13:15 @ CXiu renkontita estos trapikita, kaj cxiu kaptita falos de glavo.

esperanto@Isaiah:13:16 @ Iliaj infanoj estos frakasitaj antaux iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.

esperanto@Isaiah:13:17 @ Mi vekos kontraux ilin la Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas,

esperanto@Isaiah:13:18 @ sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo.

esperanto@Isaiah:13:19 @ Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;

esperanto@Isaiah:13:20 @ neniu iam tie sidos, kaj por eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj pasxtistoj tie ne ripozos.

esperanto@Isaiah:13:21 @ Ripozos tie sovagxaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos, kaj virkaproj tie saltados.

esperanto@Isaiah:13:22 @ Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

esperanto@Isaiah:14:1 @ CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.

esperanto@Isaiah:14:2 @ Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.

esperanto@Isaiah:14:3 @ Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

esperanto@Isaiah:14:4 @ vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!

esperanto@Isaiah:14:5 @ La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,

esperanto@Isaiah:14:6 @ kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.

esperanto@Isaiah:14:7 @ Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.

esperanto@Isaiah:14:8 @ Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.

esperanto@Isaiah:14:9 @ SXeol sube ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.

esperanto@Isaiah:14:10 @ Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;

esperanto@Isaiah:14:11 @ en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.

esperanto@Isaiah:14:12 @ Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.

esperanto@Isaiah:14:13 @ Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;

esperanto@Isaiah:14:14 @ mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo.

esperanto@Isaiah:14:15 @ Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!

esperanto@Isaiah:14:16 @ Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

esperanto@Isaiah:14:17 @ kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?

esperanto@Isaiah:14:18 @ CXiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;

esperanto@Isaiah:14:19 @ sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.

esperanto@Isaiah:14:20 @ Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

esperanto@Isaiah:14:21 @ Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.

esperanto@Isaiah:14:22 @ Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.

esperanto@Isaiah:14:23 @ Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.


Seeker Overlay: Off On

[BookofIsaiah] [Isaiah:12] [Isaiah:Isaiah] [Isaiah:14] [Discuss] Tag Isaiah:13:1-14:23 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: