Isaiah:21
Seeker Overlay ON
*
Profetajxo pri la apudmara dezerto :
Kiel renversanta de ventego de sudo ,
li venas el la dezerto ,
el lando terura .
*
Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas ,
kaj ruiniganto ruinigas .
Supreniru ,
ho Elam ;
siegxu ,
ho Medujo ;
cxiun gxemadon mi cxesigis .
*
Tial mia lumbo estas plena de doloro ;
turmentoj kaptis min ,
kiel turmentoj de naskantino ;
mi tordigxis ,
kiam mi auxdis ;
mi sentis teruron ,
kiam mi vidis .
*
Konsternigxas mia koro ,
teruro min frapis ;
la cxarma nokto farigxis por mi teruro .
*
Preparu tablon ,
starigu gardostarantojn ,
mangxu ,
trinku .
Levigxu ,
princoj ,
sxmiru la sxildon .
*
CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru ,
starigu observanton ;
kion li vidos ,
li diru .
*
Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope ,
vicojn da azenoj ,
vicojn da kameloj ;
kaj li auxskultis atente ,
kun granda atento .
*
Kaj li ekkriis kiel leono:Mia sinjoro ,
mi staris konstante sur mia observejo dum la tago ,
kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn ;
*
kaj jen venis viro ,
veturanta sur ducxevala cxaro ,
kaj li ekkrias kaj diras:Falis ,
falis Babel ,
kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron .
*
Mia drasxajxo ,
kaj filo de mia garbejo !
kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot ,
Dio de Izrael ,
tion mi diris al vi .
*
Profetajxo pri Duma :
Oni krias al mi el Seir:Gardisto ,
kiom da nokto restas ?
gardisto ,
kiom da nokto restas ?
*
La gardisto diris:Venis la mateno ,
kaj tamen estas nokto ;
se vi volas demandi ,
demandu ,
revenu denove .
*
Profetajxo pri Arabujo :
En la arbaro Arabuja pasigu la nokton ,
karavanoj Dedanaj !
*
Elportu akvon renkonte al la soifanto ,
vi ,
logxantoj de la lando Tema ,
kun pano renkontu la forkurinton ;
*
cxar oni forkuras de glavo ,
de akrigita glavo ,
kaj de pafarko strecxita ,
kaj de kruela batalo .
*
CXar tiele diris al mi la Sinjoro:Post unu jaro ,
kiel la jaro de dungito ,
malaperos la tuta gloro de Kedar ;
*
kaj la restajxo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda ;
cxar la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
diris .