Isaiah:3



Seeker Overlay ON

* CXar jen la Sinjoro , la Eternulo Cebaot , forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton , cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo ; * heroon kaj militiston , jugxiston kaj profeton , auxguriston kaj plejagxulon , * kvindekestron kaj eminentulon , konsiliston , majstron , kaj lertan sorcxiston . * Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj , kaj petoluloj regos ilin . * Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon ; junulo estos aroganta kontraux maljunulo , kaj senvalorulo antaux eminentulo . * Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro , dirante:Vi havas veston , estu do nia estro , kaj cxi tiu ruino estu sub via mano . * Sed cxi tiu lauxte protestos , dirante:Mi ne volas esti kuracanto ; nek panon nek veston mi havas en mia domo ; ne faru min estro de la popolo . * CXar malfortigxis Jerusalem , kaj Judujo falis ; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto . * La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili , kaj sian pekon , simile al la Sodomanoj , ili proklamas , ne kasxas . Ve al iliaj animoj ! cxar ili mem repagis al si malbonon . * Parolu pri la justulo , ke estas bone al li ; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj . * Ve al la malbona malvirtulo ! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li . * Mian popolon premas infanoj , kaj virinoj regas gxin . Mia popolo ! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado . * La Eternulo starigxis , por jugxi ; Li staras , por jugxi popolojn . * La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon ; havo , kiun vi rabis de malricxuloj , estas en viaj domoj . * Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn ? diras la Sinjoro , la Eternulo Cebaot . * Kaj la Eternulo diras:Pro tio , ke la filinoj de Cion fierigxis , kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo , iras kaj koketas , kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj : * la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion , kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon . * En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn , * la orelringojn , la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn , * la brilajxetojn kaj la bukojn kaj la lacxojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn , * la ringojn kaj la nazringojn , * la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn , * la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn . * Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro , kaj anstataux zono estos sxnuro , kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo , kaj anstataux eleganta mantelo estos sako , anstataux beleco estos brulmakuloj . * Viaj viroj falos de glavo , kaj viaj fortuloj en la milito . * Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros , kaj mizere gxi sidos sur la tero .

Seeker Overlay: Off On

[BookofIsaiah] [Isaiah:2] [Isaiah:3] [Isaiah:4] [Discuss] Tag Isaiah:3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: