Isaiah:32:9-20
Seeker Overlay ON
*
Virinoj senzorgaj ,
levigxu ,
auxskultu mian vocxon ;
filinoj ne pensantaj pri dangxero ,
atentu miajn vortojn .
*
Post tagoj kaj jaro vi ektremos ,
ho senzorgulinoj ;
cxar finita estos la vinberrikolto ,
ne plu estos enkolektado de fruktoj .
*
Maltrankviligxu ,
ho senzorgaj ;
ektremu ,
ne pensantaj pri dangxero ;
senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn .
*
Oni ploros pri la abundo ,
pri la cxarmaj kampoj ,
pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj .
*
Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj ,
ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo .
*
CXar la palacoj estos forlasitaj ,
la bruo de la urbo malaperos ,
la fortikajxoj kaj turoj farigxos por cxiam anstatauxajxo de kavernoj ,
gxojloko por sovagxaj azenoj ,
pasxtigxejo por brutaroj ;
*
gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro .
*
Kaj justeco eklogxos en la dezerto ,
kaj vero sidos sur la fruktodona kampo .
*
Kaj produkto de justeco estos paco ,
kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam .
*
Kaj mia popolo logxos en logxejo paca kaj en sidejoj sendangxeraj kaj en ripozejoj senzorgaj ,
*
kaj dissxutigxos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro ,
kaj malsupre en la valo etendigxos la urbo .
*
Felicxaj estas vi ,
kiuj semas super cxiu akvo ,
kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno .