Isaiah:35
Seeker Overlay ON
*
Ekgxojos la dezerto kaj la senakvejo ,
triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio .
*
GXi forte ekfloros kaj triumfos ,
triumfos kaj kantos ;
la gloro de Lebanon estos donita al gxi ,
la beleco de Karmel kaj SXaron ;
ili vidos la gloron de la Eternulo ,
la majeston de nia Dio .
*
Fortigu la senfortigxintajn manojn ,
kaj fortikigu la sxanceligxantajn genuojn .
*
Diru al tiuj ,
kiuj estas senkuragxigitaj en la koro:Tenu vin forte ,
ne timu ;
jen estas via Dio !
venos vengxo ,
repago de Dio ;
Li mem venos kaj helpos vin .
*
Tiam malkovrigxos la okuloj de la blinduloj ,
kaj la oreloj de la surduloj malfermigxos .
*
Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo ,
kaj la lango de la mutulo ekkantos ;
cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj .
*
Kaj la fantoma lago farigxos reala ,
kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo ;
la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko .
*
Kaj estos tie irejo kaj vojo ,
kaj gxi estos nomata Vojo Sankta ;
malpurulo ne iros sur gxi ,
cxar nur al ili gxi apartenas ;
irante sur tiu vojo ,
ecx malsagxuloj ne eraros .
*
Ne estos tie leono ,
kaj rabobesto ne aperos sur gxi ,
ne trovigxos tie ;
iros nur savitoj .
*
Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado ,
kaj gxojo eterna estos super ilia kapo ;
gxojon kaj gajecon ili atingos ,
kaj forflugos afliktoj kaj gxemado .