Isaiah:36
Seeker Overlay ON
*
Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija ,
eliris Sanhxerib ,
regxo de Asirio ,
kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo ,
kaj venkoprenis ilin .
*
Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro ;
kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto ,
cxe la vojo de la kampo de fulistoj .
*
Kaj eliris al li Eljakim ,
filo de HXilkija ,
la palacestro ,
kaj SXebna ,
la skribisto ,
kaj Joahx ,
filo de Asaf ,
la kronikisto .
*
Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo ,
la regxo de Asirio:Kio estas la fido ,
kiun vi fidas ?
*
Mi opinias ,
ke tio estas nur busxa babilado ;
por milito oni bezonas konsilon kaj forton .
Nun kiun vi fidas ,
ke vi ribelis kontraux mi ?
*
Jen vi fidas la apogon de Egiptujo ,
tiu kano rompita ,
kiu ,
se iu sin apogas sur gxi ,
eniras en lian manon kaj trapikas gxin .
Tia estas Faraono ,
regxo de Egiptujo ,
por cxiuj ,
kiuj fidas lin .
*
Eble vi diros al mi:La Eternulon ,
nian Dion ,
ni fidas ?
Sed Li estas ja Tiu ,
kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis ,
dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu .
*
Nun provu konkuri kun mia sinjoro ,
la regxo de Asirio ;
mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili ?
*
Kiel vi povas forigi estron ,
unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro ,
kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj ?
*
Cetere ,
cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun landon ,
por ruinigi gxin ?
La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin .
*
Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria ,
cxar ni komprenas ;
sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo ,
kiu estas sur la murego .
*
Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro ,
por diri tiujn vortojn ?
cxu ne al la homoj ,
kiuj sidas sur la murego ,
por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi ?
*
Kaj Rabsxxake starigxis ,
kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude ,
dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo ,
la regxo de Asirio .
*
Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin ;
cxar li ne povos savi vin .
*
Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo ,
dirante:La Eternulo certe nin savos ,
cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio .
*
Ne auxskultu HXizkijan ;
cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi ,
kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon de sia puto ;
*
gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando ,
en landon de greno kaj mosto ,
en landon de pano kaj vinbergxardenoj .
*
HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos .
CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio ?
*
Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad ?
kie estas la dioj de Sefarvaim ?
kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj ?
*
Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj ,
ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj ?
*
Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li ;
cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li .
*
Kaj Eljakim ,
filo de HXilkija ,
la palacestro ,
kaj SXebna ,
la skribisto ,
kaj Joahx ,
filo de Asaf ,
la kronikisto ,
venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj ,
kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake .