Isaiah:37:1-13
Seeker Overlay ON
*
Kiam la regxo HXizkija tion auxdis ,
li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako ,
kaj iris en la domon de la Eternulo .
*
Kaj li sendis Eljakimon ,
la palacestron ,
kaj SXebnan ,
la skribiston ,
kaj la plejagxulojn de la pastroj ,
cxirkauxkovritajn per sakoj ,
al la profeto Jesaja ,
filo de Amoc .
*
Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo ,
de puno ,
kaj de malhonoro ;
cxar infanoj atingis la aperturon de la utero ,
sed forestas forto por naski .
*
Eble auxdos la Eternulo ,
via Dio ,
la vortojn de Rabsxake ,
kiun sendis la regxo de Asirio ,
lia sinjoro ,
por blasfemi la vivantan Dion ,
kaj insulti per la vortoj ,
kiujn auxdis la Eternulo ,
via Dio .
Levu do pregxon por la restintoj ,
kiuj ankoraux ekzistas .
*
Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja .
*
Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn ,
kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio .
*
Jen Mi metos en lin spiriton ,
ke ,
auxdinte sciigon ,
li reiros en sian landon ;
kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando .
*
Kaj Rabsxake revenis ,
kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna ;
cxar li auxdis ,
ke li foriris de Lahxisx .
*
Kaj venis sciigo pri Tirhaka ,
regxo de Etiopujo ,
nome:Li eliris ,
por militi kontraux vi .
Kiam li tion auxdis ,
li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio :
*
Tiele diru al HXizkija ,
regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio ,
kiun vi fidas ,
dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio .
*
Vi auxdis ja ,
kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj ,
ruiniginte ilin ;
cxu vi do savigxos ?
*
CXu ilin savis la dioj de la nacioj ,
kiujn ekstermis miaj patroj ,
la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar ?
*
Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim ,
de Hena kaj Iva ?