Isaiah:42:1-9




esperanto@Isaiah:42:1 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

esperanto@Isaiah:42:2 @ Li ne krios nek bruos, kaj ne auxdigos sur la stratoj sian vocxon.

esperanto@Isaiah:42:3 @ Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

esperanto@Isaiah:42:4 @ Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

esperanto@Isaiah:42:5 @ Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

esperanto@Isaiah:42:6 @ Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,

esperanto@Isaiah:42:7 @ por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo sxlosita sidantajn en mallumo.

esperanto@Isaiah:42:8 @ Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj.

esperanto@Isaiah:42:9 @ Kio antauxlonge estis profetita, jen gxi plenumigxis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaux ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.


Seeker Overlay: Off On

[BookofIsaiah] [Isaiah:41] [Isaiah:42] [Isaiah:43] [Discuss] Tag Isaiah:42:1-9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: