Isaiah:42:10-17




esperanto@Isaiah:42:10 @ Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj.

esperanto@Isaiah:42:11 @ Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.

esperanto@Isaiah:42:12 @ Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.

esperanto@Isaiah:42:13 @ La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

esperanto@Isaiah:42:14 @ Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion.

esperanto@Isaiah:42:15 @ Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.

esperanto@Isaiah:42:16 @ Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.

esperanto@Isaiah:42:17 @ Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofIsaiah] [Isaiah:41] [Isaiah:42] [Isaiah:43] [Discuss] Tag Isaiah:42:10-17 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: