Isaiah:42:18-25
Seeker Overlay ON
*
Auxskultu ,
ho surduloj ;
kaj vi ,
blinduloj ,
rigardu ,
por ke vi vidu .
*
Sed kiu estas tiel blinda ,
kiel Mia servanto ,
kaj surda ,
kiel la sendato ,
kiun Mi sendas ?
kiu estas tiel blinda ,
kiel Mia elacxetito ,
kaj blinda ,
kiel la servanto de la Eternulo ?
*
Vi vidis multe ,
sed vi ne konservis ;
viaj oreloj estas malfermitaj ,
sed ne auxdas .
*
La Eternulo deziris pro Sia justeco ,
ke Li faru la legxon granda kaj glora .
*
Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita ;
ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj ;
ili farigxis rabakiro ,
kaj neniu ilin savas ,
kaptitajxo ,
kaj neniu diras:Redonu .
*
Kiu el vi atentos cxi tion ,
komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta ?
*
Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj ?
cxu ne la Eternulo ,
kontraux kiu ni pekis ,
ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon ?
*
Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito ;
kaj Li faris brulon cxirkauxe de li ,
sed li ne komprenis ;
Li jxetis flamojn sur lin ,
sed li ne prenis tion al sia koro .