Isaiah:43:14-28
esperanto@Isaiah:43:14 @ Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
esperanto@Isaiah:43:15 @ Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.
esperanto@Isaiah:43:16 @ Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo,
esperanto@Isaiah:43:17 @ kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos, senfajrigxis, estingigxis kiel mecxo:
esperanto@Isaiah:43:18 @ Ne rememoru tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva.
esperanto@Isaiah:43:19 @ Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.
esperanto@Isaiah:43:20 @ Gloros Min la bestoj de la kampo, sxakaloj kaj strutoj; cxar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,
esperanto@Isaiah:43:21 @ tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro.
esperanto@Isaiah:43:22 @ Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.
esperanto@Isaiah:43:23 @ Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.
esperanto@Isaiah:43:24 @ Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.
esperanto@Isaiah:43:25 @ Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.
esperanto@Isaiah:43:26 @ Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.
esperanto@Isaiah:43:27 @ Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi.
esperanto@Isaiah:43:28 @ Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.