Isaiah:43
Seeker Overlay ON
*
Sed nun tiele diras la Eternulo ,
kiu vin kreis ,
ho Jakob ,
kaj kiu vin estigis ,
ho Izrael:Ne timu ,
cxar Mi vin savos ;
Mi vokos vin laux via nomo ,
vi estas Mia .
*
Kiam vi transiros akvon ,
Mi estos kun vi ,
kaj trans riverojn ,
ili vin ne dronigos ;
kiam vi iros en fajron ,
vi ne brulvundigxos ,
kaj flamo vin ne bruligos .
*
CXar Mi estas la Eternulo ,
via Dio ,
la Sanktulo de Izrael ,
via Savanto ;
Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton ,
Etiopujon kaj Seban anstataux vi .
*
CXar vi estas kara en Miaj okuloj ,
vi estis honorita kaj Mi vin amas ;
tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo .
*
Ne timu ,
cxar Mi estas kun vi ;
de la oriento Mi venigos vian idaron ,
kaj de la okcidento Mi vin kolektos .
*
Mi diros al la nordo:Redonu !
kaj al la sudo:Ne retenu !
venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero ,
*
cxiun ,
kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro ,
faris ,
kaj estigis .
*
Elirigu la popolon blindan ,
kiu tamen havas okulojn ,
kaj la surdulojn ,
kiuj tamen havas orelojn .
*
CXiuj nacioj kolektigxu kune ,
kaj la popoloj kunvenu ;
kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge ?
ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin ,
por ke oni auxdu ,
kaj diru:Estas vero !
*
Vi estas Miaj atestantoj ,
diras la Eternulo ,
kaj Mia servanto ,
kiun Mi elektis ;
por ke vi sciu kaj kredu al Mi ,
kaj komprenu ,
ke tio estas Mi ;
antaux Mi estis kreita nenia Dio ,
kaj post Mi ne ekzistos .
*
Mi ,
Mi estas la Eternulo ;
kaj krom Mi ekzistas nenia savanto .
*
Mi promesis kaj savis kaj anoncis ;
kaj ne estis inter vi iu fremda ;
kaj vi estas Miaj atestantoj ,
diras la Eternulo ,
kaj Mi estas Dio .
*
De la komenco de la tempo Mi estas la sama ,
kaj neniu povas savi kontraux Mia mano ;
kiam Mi faras ,
kiu tion sxangxos ?
*
Tiele diras la Eternulo ,
via Liberiganto ,
la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn ,
kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon .
*
Mi estas la Eternulo ,
via Sanktulo ,
la Kreinto de Izrael ,
via Regxo .
*
Tiele diras la Eternulo ,
kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo ,
*
kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn ,
militistaron kaj potencon ,
kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos ,
senfajrigxis ,
estingigxis kiel mecxo :
*
Ne rememoru tion ,
kio estis antauxlonge ,
kaj ne meditu pri tio ,
kio estis en la tempo antikva .
*
Jen Mi faras ion novan ,
nun gxi elkreskas ;
cxu vi tion ne komprenas ?
Mi faros vojon en la dezerto ,
riverojn en senakva lando .
*
Gloros Min la bestoj de la kampo ,
sxakaloj kaj strutoj ;
cxar Mi donis akvon en la dezerto ,
riverojn en senakva lando ,
por trinkigi la popolon ,
kiun Mi elektis ,
*
tiun popolon ,
kiun Mi kreis por Mi ,
por ke gxi rakontu pri Mia gloro .
*
Sed ne Min vi vokis ,
ho Jakob ,
kaj ne por Mi vi laboris ,
ho Izrael .
*
Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj ;
Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano .
*
Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj ;
vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj ,
lacigis Min per viaj malbonagoj .
*
Mi ,
Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem ,
kaj viajn pekojn Mi ne rememoros .
*
Rememorigu al Mi ,
kaj ni faru jugxon inter ni ;
rakontu vi ,
por ke vi vin pravigu .
*
Via prapatro pekis ,
kaj viaj profetoj defalis de Mi .
*
Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo ,
kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro .