Isaiah:44:24-45
Seeker Overlay ON
*
Tiele diras la Eternulo ,
via Liberiginto ,
kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo ,
kiu cxion faras ,
kiu sola etendis la cxielon ,
per Sia propra potenco disvastigis la teron ;
*
kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorcxistojn ,
repusxas la sagxulojn malantauxen kaj malsagxigas ilian scion ;
*
kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj ;
kiu diras pri Jerusalem:GXi havos multe da logxantoj ;
kaj pri la urboj de Judujo:Ili estos rekonstruitaj ,
kaj iliajn ruinojn Mi restarigos ;
*
kiu diras al la maro:Estu seka ,
kaj Mi sekigos viajn riverojn ;
*
kiu diras pri Ciro:Li estas Mia pasxtisto ,
kaj li plenumos cxiujn Miajn dezirojn ,
dirante al Jerusalem:Estu rekonstruata ,
kaj la templo estu refondata .