Isaiah:56:9-57
Seeker Overlay ON
*
Venu por mangxi ,
ho cxiuj bestoj kampaj ,
cxiuj bestoj arbaraj .
*
Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj ,
senkomprenaj ;
ili cxiuj estas hundoj mutaj ,
kiuj ne povas boji ,
dormemaj ,
kusxemaj ,
amantaj dormeti .
*
Tamen ili estas hundoj avidaj ,
kiuj ne povas satigxi ;
kaj ili estas pasxtistoj ,
kiuj nenion komprenas ;
cxiu iras sian vojon ,
cxiu siaflanke sercxas sian profiton ,
dirante :
*
Venu ,
mi prenos vinon ,
kaj ni trinku ebriigajxon ;
kaj kiel estas hodiaux ,
tiel estos morgaux ,
multe kaj ankoraux multe pli .