Isaiah:57:14-21
Seeker Overlay ON
*
Kaj Li diras:Faru vojon ,
faru vojon ,
ebenigu irejon ,
forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo .
*
CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra ,
kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas ,
sed ankaux apud afliktito kaj humilulo ,
por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj .
*
CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras ;
alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj ,
kiujn Mi kreis .
*
Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin ,
Mi deturnis Min kaj koleris ;
sed li iris perfide ,
iris laux la vojo de sia koro .
*
Mi vidis liajn vojojn ,
kaj Mi lin sanigos ;
Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj .
*
Mi kreos diron de la busxo:Paco ,
paco al malproksimaj kaj al proksimaj ,
diras la Eternulo ;
kaj Mi sanigos lin .
*
Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro ,
kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton .
*
Ne ekzistas paco por la malpiuloj ,
diras mia Dio .