Isaiah:57
Seeker Overlay ON
*
La virtulo pereis ,
kaj neniu prenis tion al sia koro ;
kaj piaj homoj estas forkaptataj ,
kaj neniu komprenas ,
ke for de malbono estas forkaptita la virtulo .
*
Kiu iras gxustan vojon ,
tiu venas al paco ,
ripozas sur sia kusxejo .
*
Sed venu cxi tien vi ,
ho filoj de sorcxistino ,
idoj de adultulo kaj malcxastulino !
*
Kiun vi mokegas ?
kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon ?
cxu vi ne estas infanoj de krimo ,
idoj de mensogo ,
*
kiuj varmigxas en la arbaretoj ,
sub cxiu verdbrancxa arbo ;
kiuj bucxas la infanojn en la valoj ,
sub la elstarantaj rokoj ?
*
Inter la glatajxoj de la valo estas via parto ;
ili ,
ili estas via loto ;
al ili vi versxis versxoferojn ,
alportis farunoferojn ;
cxu Mi povas esti kontenta pri tio ?
*
Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon ,
vi tien supreniris ,
por bucxi oferojn .
*
Kaj malantaux la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon ;
cxar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris ,
largxigis vian kusxejon ,
kaj ligis vin kun ili ;
vi ekamis ilian kusxejon ,
elrigardis por vi oportunan lokon .
*
Oleita vi pilgrimis al la regxo ,
uzis multe da aromajxoj ,
kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn ,
kaj malaltigxis gxis SXeol .
*
Pro la multeco de viaj vojoj vi lacigxis ,
tamen vi ne diris:Mi perdis la esperon ;
vi trovis ankoraux vivon en via mano ,
kaj pro tio vi ne lacigxis .
*
Sed kiu kauxzis al vi zorgojn ,
kaj kiun vi timis ,
ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro ?
cxu pro tio ,
ke Mi silentas tre longe ,
vi Min ne timas ?
*
Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn ,
ili ne helpos vin .
*
Kiam vi krios ,
viaj idolamasoj vin savu ;
sed ilin cxiujn disportos la vento ,
forpelos la blovo ;
kaj kiu fidas Min ,
tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton .
*
Kaj Li diras:Faru vojon ,
faru vojon ,
ebenigu irejon ,
forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo .
*
CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra ,
kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas ,
sed ankaux apud afliktito kaj humilulo ,
por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj .
*
CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras ;
alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj ,
kiujn Mi kreis .
*
Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin ,
Mi deturnis Min kaj koleris ;
sed li iris perfide ,
iris laux la vojo de sia koro .
*
Mi vidis liajn vojojn ,
kaj Mi lin sanigos ;
Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj .
*
Mi kreos diron de la busxo:Paco ,
paco al malproksimaj kaj al proksimaj ,
diras la Eternulo ;
kaj Mi sanigos lin .
*
Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro ,
kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton .
*
Ne ekzistas paco por la malpiuloj ,
diras mia Dio .