James:2:1-13




esperanto@James:2:1 @ Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

esperanto@James:2:2 @ CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro;

esperanto@James:2:3 @ kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo;

esperanto@James:2:4 @ cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj?

esperanto@James:2:5 @ Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

esperanto@James:2:6 @ Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn?

esperanto@James:2:7 @ CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

esperanto@James:2:8 @ Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;

esperanto@James:2:9 @ sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.

esperanto@James:2:10 @ CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.

esperanto@James:2:11 @ CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo.

esperanto@James:2:12 @ Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco.

esperanto@James:2:13 @ CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJames] [James:1] [James:2] [James:3] [Discuss] Tag James:2:1-13 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: