James:3
Seeker Overlay ON
*
Ne estu multaj instruistoj ,
miaj fratoj ,
sciante ,
ke ni ricevos pli severan jugxon .
*
CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas .
Se iu ne falpusxigxas parole ,
tiu estas perfekta homo ,
kapabla bridi ankaux la tutan korpon .
*
Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn ,
por ke ili obeu al ni ,
ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon .
*
Jen ankaux la sxipoj ,
kiuj ,
kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj ,
tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas ,
kien ajn la volo de la direktilisto decidas .
*
Tiel ankaux la lango estas malgranda membro ,
kaj fanfaronas grandajxojn .
Jen ,
kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero !
*
Kaj la lango estas fajro ;
mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango ,
kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena .
*
CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj ,
de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis ;
*
sed la langon neniu povas subigi ;
gxi estas malkvieta malbono ,
plena de mortiga veneno .
*
Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron ;
kaj per gxi ni malbenas homojn ,
faritajn laux la bildo de Dio ;
*
el la sama busxo eliras beno kaj malbeno .
Miaj fratoj ,
tio devus ne tiel esti .
*
CXu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan ?
*
cxu figarbo ,
miaj fratoj ,
povas doni olivojn ,
aux vinberarbo figojn ?
kaj sala akvo ne donas dolcxajxon .
*
Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta ?
tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco .
*
Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro ,
ne fieru ,
kaj ne mensogu kontraux la vero .
*
CXi tiu sagxeco ne devenas de supre ,
sed estas monda ,
lauxsenta ,
demona .
*
CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco ,
tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago .
*
Sed la sagxeco ,
kiu estas de supre ,
estas unue cxasta ,
poste pacema ,
milda ,
cedema ,
plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj ,
sen partieco ,
sen hipokriteco .
*
Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj ,
kiuj faras pacon .