Jeremiah:11
Seeker Overlay ON
*
Jen estas la vorto ,
kiu aperis al Jeremia de la Eternulo :
*
Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo ,
kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem .
*
Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo ,
Dio de Izrael:Malbenita estu la homo ,
kiu ne auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo ,
*
kiun Mi donis al viaj patroj ,
kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta ,
el la fera forno ,
dirante:Obeu Mian vocxon ,
kaj faru cxion ,
kion Mi ordonas al vi ;
kaj vi estos Mia popolo ,
kaj Mi estos via Dio ;
*
por ke plenumigxu la jxuro ,
kiun Mi jxuris al viaj patroj ,
ke Mi donos al ili landon ,
kie fluas lakto kaj mielo ,
kiel tio estas nun .
Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu ,
ho Eternulo .
*
Kaj la Eternulo diris al mi:Proklamu cxiujn cxi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem ,
dirante:Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin .
*
CXar Mi klare avertis viajn patrojn ,
kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta ,
gxis la nuna tago ,
Mi konstante avertadis ilin ,
dirante:Auxskultu Mian vocxon .
*
Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon ,
cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro ;
kaj tial Mi venigis sur ilin cxion ,
kio estas dirita en cxi tiu interligo ,
kiun Mi ordonis plenumi ,
sed kiun ili ne plenumis .
*
Kaj la Eternulo diris al mi:Farigxis ribelo cxe la Judoj kaj cxe la logxantoj de Jerusalem ;
*
ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj ,
kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn ,
servante al ili ;
la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon ,
kiun Mi faris kun iliaj patroj .
*
Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos sur ilin malfelicxon ,
el kiu ili ne povos liberigxi ;
kaj ili krios al Mi ,
sed Mi ne auxskultos ilin .
*
Tiam la urboj de Judujo kaj la logxantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj ,
al kiuj ili incensas ,
sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfelicxo .
*
CXar kiom da urboj ,
tiom da dioj vi havas ,
ho Jehuda ;
kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem ,
tiom da hontindaj altaroj vi starigis ,
por incensi al Baal .
*
Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj pregxon ;
cxar Mi ne auxskultos ,
kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfelicxo .
*
Por kio ,
Mia kara ,
vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon ,
se vi farigxas cxiam pli malbona kaj ankoraux gxojas pri tio ?
*
La Eternulo nomis vin verda ,
bela ,
fruktoricxa olivarbo ;
sed kun granda bruo ekbruligis gxin fajro ,
kaj gxiaj brancxoj difektigxis .
*
La Eternulo Cebaot ,
kiu plantis vin ,
dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda ,
kiun ili faris ,
kolerigante Min per la incensado al Baal .
*
Vi ,
ho Eternulo ,
sciigis tion al mi ,
por ke mi sciu ;
Vi montris al mi iliajn farojn .
*
Kaj mi ,
kiel milda sxafido ,
kondukata al la bucxo ,
ne sciis ,
ke ili havas malbonajn intencojn kontraux mi ,
dirante:Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj ,
ni elhaku gxin el la tero de la vivo ,
por ke lia nomo ne plu estu rememorata .
*
Sed Vi ,
ho Eternulo Cebaot ,
kiu jugxas juste ,
kiu esploras la internon kaj la koron ,
vidigu al mi Vian vengxon kontraux ili ,
cxar al Vi mi transdonis mian proceson .
*
Tial tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot ,
kiuj sercxas vian animon ,
kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo ,
por ke vi ne mortu de niaj manoj ;
*
tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi punvizitos ilin ;
la junuloj mortos de glavo ,
iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato .
*
Kaj neniu restos el ili ,
cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de Anatot en la jaro ,
kiam Mi punvizitos ilin .