Jeremiah:12:1-4
Seeker Overlay ON
*
Vi estos prava ,
ho Eternulo ,
kiam mi procesos kun Vi ;
tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile ?
*
Vi plantis ilin ,
kaj ili ricevis fortajn radikojn ,
ili kreskas kaj donas fruktojn ;
proksima Vi estas en ilia busxo ,
sed malproksima de ilia interno .
*
Sed min ,
ho Eternulo ,
Vi konas ;
Vi vidis kaj esploris ,
kia estas mia koro koncerne Vin .
Pelu ilin ,
kiel sxafojn al la bucxo ,
kaj apartigu ilin por la tago de mortigo .
*
Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos ?
Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj ,
kiuj diras:Li ne scias ,
kio estos al ni .