Jeremiah:12
Seeker Overlay ON
*
Vi estos prava ,
ho Eternulo ,
kiam mi procesos kun Vi ;
tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile ?
*
Vi plantis ilin ,
kaj ili ricevis fortajn radikojn ,
ili kreskas kaj donas fruktojn ;
proksima Vi estas en ilia busxo ,
sed malproksima de ilia interno .
*
Sed min ,
ho Eternulo ,
Vi konas ;
Vi vidis kaj esploris ,
kia estas mia koro koncerne Vin .
Pelu ilin ,
kiel sxafojn al la bucxo ,
kaj apartigu ilin por la tago de mortigo .
*
Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos ?
Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj ,
kiuj diras:Li ne scias ,
kio estos al ni .
*
Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas ,
kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj ?
se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca ,
kion vi faros cxe la majesta Jordan ?
*
CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi ,
krias post vi plenvocxe .
Ne fidu ilin ,
ecx se ili parolos al vi bone .
*
Mi forlasis Mian domon ,
Mi foriris de Mia heredajxo ;
tion ,
kio estis kara por Mia animo ,
Mi fordonis en la manojn de gxiaj malamikoj .
*
Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la arbaro:gxi ekblekegis kontraux Mi ,
tial Mi gxin ekmalamis .
*
Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo ,
kiun cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj .
Venu ,
kolektigxu ,
cxiuj bestoj de la kampo ,
venu ,
por formangxi gxin .
*
Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon ,
dispremis per la piedoj Mian kampoparton ,
Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto .
*
Ili faris gxin dezerto ,
kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi ;
la tuta lando estas dezertigita ,
kaj neniu zorgas pri tio .
*
Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj ,
cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia ;
neniu karno estas indulgata .
*
Ili semis tritikon ,
sed rikoltis dornojn ;
ili elspezis ,
sed ne profitis ;
viaj enspezoj estos hontindaj ,
pro la flama kolero de la Eternulo .
*
Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj ,
kiuj tusxis la posedajxon ,
kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando ,
kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili .
*
Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin ,
Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon .
*
Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo ,
por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo ,
simile al tio ,
kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal ,
tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo .
*
Sed se ili ne auxskultos ,
tiam Mi tute elsxiros tiun popolon kaj ekstermos gxin ,
diras la Eternulo .