Jeremiah:25:1-14
Seeker Overlay ON
*
Jen estas la vorto ,
kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim ,
filo de Josxija ,
regxo de Judujo ,
tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar ,
regxo de Babel ,
*
kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al cxiuj logxantoj de Jerusalem ,
dirante :
*
De post la dek-tria jaro de Josxija ,
filo de Amon ,
regxo de Judujo ,
gxis la nuna tago ,
en la dauxro de dudek tri jaroj ,
aperadis al mi la vorto de la Eternulo ,
kaj mi paroladis al vi ,
konstante paroladis ;
sed vi ne auxskultis .
*
La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn ,
la profetojn ;
cxiutage Li sendadis ;
sed vi ne auxskultis ,
vi ne alklinis vian orelon ,
por auxskulti .
*
Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj ,
kaj logxu sur la tero ,
kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam ;
*
kaj ne sekvu aliajn diojn ,
servante kaj adorklinigxante al ili ,
kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj ,
por ke Mi ne faru al vi malbonon .
*
Sed vi ne auxskultis Min ,
diras la Eternulo ;
vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono .
*
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio ,
ke vi ne auxskultis Miajn vortojn ,
*
jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn ,
diras la Eternulo ,
kaj Mian servanton Nebukadnecar ,
regxo de Babel ,
kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe ;
kaj Mi elmetos ilin al ekstermo ,
kaj Mi faros ilin ruinoj ,
mokatajxo ,
kaj eterna dezertajxo .
*
Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco ,
la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino ,
la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno .
*
Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto ;
kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj .
*
Sed kiam finigxos la sepdek jaroj ,
Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion ,
diras la Eternulo ,
pro gxiaj malbonagoj ,
kaj la landon HXaldean ,
kaj Mi faros gxin eterna dezerto .
*
Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn ,
kiujn Mi diris pri gxi ,
cxion ,
kio estas skribita en cxi tiu libro ,
kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj .
*
CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj ,
kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj .