Jeremiah:29:24-32
Seeker Overlay ON
*
Kaj al SXemaja ,
la Nehxelamano ,
diru jene :
*
Tiele diras la Eternulo Cebaot ,
Dio de Izrael:Pro tio ,
ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo ,
kiu estas en Jerusalem ,
kaj al la pastro Cefanja ,
filo de Maaseja ,
kaj al cxiuj pastroj ,
kun la sekvanta enhavo :
*
La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada ,
por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo ,
kiu prezentas sin kiel profeto ,
kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron ;
*
kial do vi ne faris punparolon al Jeremia ,
la Anatotano ,
kiu prezentas sin al vi kiel profeto ?
*
CXar ankaux al ni en Babelon li sendis ,
por diri:La kaptiteco estos longa ;
konstruu domojn kaj logxu ,
plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn .
*
Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia .
*
Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia :
*
Sendu al cxiuj ekzilitoj ,
por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja ,
la Nehxelamano:Pro tio ,
ke SXemaja profetis al vi ,
kvankam Mi ne sendis lin ,
kaj li fidigis vin per malverajxo -
*
pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan ,
la Nehxelamanon ,
kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo ,
kaj li ne vidos la bonon ,
kiun Mi faros al Mia popolo ,
diras la Eternulo ;
cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo .