Jeremiah:3:6-4



Seeker Overlay ON

* La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija:CXu vi vidis , kion faris la defalinta Izrael ? sxi iris sur cxiun altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis . * Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion , Mi diris:Revenu al Mi ; sed sxi ne revenis . Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo . * Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael , kaj Mi forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron ; tamen ne ektimis sxia perfidema fratino Judujo , sed sxi iris kaj ankaux malcxastis . * Kaj de la bruo de sxia malcxastado malpurigxis la lando , kaj sxi adultis kun sxtono kaj kun ligno . * Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro , sed nur hipokrite , diras la Eternulo . * Kaj la Eternulo diris al mi:La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo . * Iru , kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden , kaj diru:Revenu , defalinta Izrael , diras la Eternulo ; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon , cxar Mi estas kompatema , diras la Eternulo , Mi ne koleros eterne . * Nur konfesu vian kulpon , ke vi pekis kontraux la Eternulo , via Dio , kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon , kaj Mian vocxon vi ne auxskultis , diras la Eternulo . * Revenu , defalintaj infanoj , diras la Eternulo , cxar Mi estas via sinjoro , kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon . * Kaj Mi donos al vi pasxtistojn laux Mia koro , kiuj pasxtos vin kun sciado kaj sagxeco . * Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo , diras la Eternulo , oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo ; gxi ne venos en la koron , oni ne rememoros gxin , oni ne sercxos gxin , oni ne faros gxin denove . * En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo , kaj tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo , en Jerusalem , kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro . * En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael , kaj ili kune iros el la norda lando en la landon , kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj . * Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj , kaj donos al vi la cxarman landon , la plej belan heredajxon inter multe da popoloj ? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro , kaj vi ne fordeturnos vin de Mi . * Sed kiel virino , kiu perfidis sian amanton , tiel vi perfidis Min , ho domo de Izrael , diras la Eternulo . * Vocxo estas auxdata sur la altajxoj , plenda plorado de la filoj de Izrael , cxar ili malvirtigis sian vojon , forgesis la Eternulon , sian Dion . * Revenu , defalintaj infanoj ; Mi resanigos vian defalon . Jen ni venis al Vi , cxar Vi estas la Eternulo , nia Dio . * Vere , mensogo estis en la altajxoj , en la multo da montoj ; nur en la Eternulo , nia Dio , estas la savo de Izrael . * La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn sxafojn , iliajn bovojn , iliajn filojn , kaj iliajn filinojn . * Ni kusxu en nia abomenindajxo , kaj nia hontindajxo nin kovru ; cxar kontraux la Eternulo , nia Dio , ni pekis , ni kaj niaj patroj , de nia juneco gxis la nuna tago , kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo , nia Dio . * Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia : * Tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael:Enskribu al vi en libron cxiujn vortojn , kiujn Mi diris al vi . * CXar jen venos tempo , diras la Eternulo , kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda , diras la Eternulo , kaj Mi revenigos ilin en la landon , kiun Mi donis al iliaj patroj , kaj ili gxin posedos . * Kaj jen estas la vortoj , kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda : * Tiele diras la Eternulo:Vocxon de tumulto kaj de teruro ni auxdas , ne de paco . * Demandu kaj rigardu , cxu viro naskas ? kial do Mi vidas , ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj , kiel naskantino , kaj cxies vizagxoj verdigxis ? * Ho ve , kiel granda estas tiu tago ! ne ekzistas simila al gxi ; tempo de mizero gxi estas por Jakob , sed li estos savita el gxi . * En tiu tempo , diras la Eternulo Cebaot , Mi forrompos lian jugon de via kolo , kaj viajn ligilojn Mi dissxiros , kaj fremduloj ne plu servigos lin . * Sed ili servos al la Eternulo , sia Dio , kaj al David , sia regxo , kiun Mi restarigos al ili . * Kaj vi ne timu , ho Mia servanto Jakob , diras la Eternulo , kaj ne tremu , ho Izrael ; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco , kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace , kaj neniu lin timigos . * CXar Mi estos kun vi , diras la Eternulo , por savi vin ; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn , inter kiujn Mi disjxetis vin , sed vin Mi ne ekstermos ; Mi nur punos vin modere , por ke Mi ne lasu vin tute sen puno . * CXar tiele diras la Eternulo:Dangxera estas via vundo , kaj via ulcero estas dolorplena . * Neniu jugxos vian aferon , por sanigi vian vundon ; bona kuracado ne ekzistas por vi . * CXiuj viaj amikoj forgesis vin , ili vin ne sercxas ; cxar per frapo de malamiko Mi frapis vin , per kruela puno , pro viaj multaj malbonagoj , pro la forteco de viaj pekoj . * Kial vi krias pri via vundo , pri via dangxera malsano ? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj , pro la forteco de viaj pekoj . * Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj ; kaj cxiuj viaj premantoj , cxiuj , iros en kaptitecon ; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj ; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj . * Mi donos al vi kuracon , kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj , diras la Eternulo ; cxar ili nomis vin forpusxitino , ho Cion , pri kiu neniu demandas . * Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob , kaj liajn logxejojn Mi kompatos ; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto , kaj la templo estos starigita laux sia ordo . * Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj ; Mi multigos ilin , kaj ili ne malmultigxos ; Mi donos al ili honoron , kaj ili ne malaltigxos . * Kaj ili havos filojn kiel antauxe , kaj ilia komunumo forte staros antaux Mi , kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn . * Kaj ilia potenculo estos el ili mem , kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo ; Mi alproksimigos lin , kaj li aliros al Mi ; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi ? diras la Eternulo . * Kaj vi estos Mia popolo , kaj Mi estos via Dio . * Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero , ventego detruanta ; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj . * Ne kvietigxos la flama kolero de la Eternulo , gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro ; en la tempo estonta vi tion komprenos . * En tiu tempo , diras la Eternulo , Mi estos Dio de cxiuj familioj de Izrael , kaj ili estos Mia popolo . * Tiele diras la Eternulo:En la dezerto trovis favoron popolo , kiu restis ne ekstermita de la glavo ; Izrael iras al sia trankviligxo . * De malproksime aperis al mi la Eternulo , dirante:Mi ekamis vin per amo eterna , tial Mi altiris vin favorkore . * Denove Mi arangxos vin , kaj vi estos arangxita , ho virgulino de Izrael ; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj . * Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario ; oni plantos kaj ricevos fruktojn . * CXar venos la tempo , kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu , kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo , nia Dio . * CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj , proklamu , gloru , kaj diru:Savu , ho Eternulo , Vian popolon , la restajxon de Izrael . * Jen Mi venigos ilin el la lando norda , kaj kolektos ilin de la randoj de la tero , kune kun la blinduloj kaj lamuloj , gravedulinoj kaj naskintinoj ; en granda amaso ili revenos cxi tien . * Kun ploro ili venos , kun pregxoj Mi kondukos ilin ; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo , laux vojo gxusta , sur kiu ili ne falpusxigxos ; cxar Mi farigxis patro por Izrael , kaj Efraim estas Mia unuenaskito . * Auxskultu la vorton de la Eternulo , ho nacioj , kaj sciigu al la malproksimaj insuloj , kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin , kiel pasxtanto sian pasxtataron . * CXar la Eternulo elacxetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo . * Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion ; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo , al la greno , al la mosto , al la oleo , al la sxafidoj kaj bovidoj ; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno , kaj ili ne plu havos malgxojon . * Tiam virgulino gajos en la dancrondo , kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj ; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon , Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto . * Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj , kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj , diras la Eternulo . * Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama , gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn , ne volas konsoligxi pri siaj infanoj , cxar ili forestas . * Tiele diras la Eternulo:Detenu vian vocxon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj ; cxar ekzistas rekompenco por via laboro , diras la Eternulo , kaj ili revenos el la lando de la malamiko . * Kaj ekzistas espero por via idaro , diras la Eternulo , kaj la filoj revenos en siajn limojn . * Mi auxdis , kiel Efraim diras pentante:Vi punis min , kaj mi estas punita , kiel bovido ne dresita ; konvertu min , kaj mi konvertigxos ; cxar Vi , ho Eternulo , estas mia Dio . * Kiam mi konvertigxis , mi pentis ; kaj kiam mi estis punita , mi batis min sur la femurojn ; mi hontis kaj mi rugxigxis , cxar mi portas la malhonoron de mia juneco . * CXu Efraim ne estas Mia kara filo , Mia amata infano ? cxar kion ajn Mi parolis pri li , Mi tamen ankoraux rememoras lin ; tial Mia interno afliktigxas pri li ; Mi certe korfavoros lin , diras la Eternulo . * Starigu al vi gvidajn sxtonojn , arangxu al vi vojsignojn , atentu la vojon , laux kiu vi iris ; revenu , virgulino de Izrael , revenu en cxi tiujn viajn urbojn . * GXis kiam vi turnados vin , ho defalinta filino ? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron . * Tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj , kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu , ho logxejo de justeco , sankta monto ! * Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj , la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj . * CXar Mi sensoifigos animon lacan , kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos . * CXe tio mi vekigxis kaj ekrigardis , kaj mia songxo estis agrabla por mi . * Jen venos la tempo , diras la Eternulo , kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto . * Kaj tiel same , kiel Mi maldormis super ili , por elradikigi , elsxiri , detrui , pereigi , kaj malfelicxigi , tiel Mi maldormos super ili , por konstrui kaj planti , diras la Eternulo . * En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn , kaj la dentoj de la filoj agacigxis ; * sed cxiu mortos pro sia propra kulpo , la dentoj agacigxos cxe tiu , kiu mangxis la nematurajn vinberojn . * Jen venos la tempo , diras la Eternulo , kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan : * ne tian , kiel la interligo , kiun Mi faris kun iliaj patroj , en la tago , kiam Mi prenis ilian manon , por elkonduki ilin el la lando Egipta , la interligo , kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili , diras la Eternulo ; * sed jen estas la interligo , kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo , diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon , kaj sur ilia koro Mi gxin skribos , kaj Mi estos ilia Dio , kaj ili estos Mia popolo . * Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton , dirante:Ekkonu la Eternulon ; cxar cxiuj Min konos , de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj , diras la Eternulo ; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn , kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros . * Tiele diras la Eternulo , kiu donas la sunon por lumo en la tago , legxojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto ; kiu kvietigas la maron , kiam bruas gxiaj ondoj ; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot : * Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi , diras la Eternulo , tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi . * Tiele diras la Eternulo:Se oni povos mezuri la cxielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre , tiam Mi forpusxos la tutan idaron de Izrael pro cxio , kion ili faris , diras la Eternulo . * Jen venos la tempo , diras la Eternulo , kiam denove konstruigxos la urbo al la Eternulo , de la turo HXananel gxis la Pordego Angula . * Kaj la mezura sxnuro iros pluen gxis la monteto Gareb kaj turnigxos al Goa . * Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro , kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron , gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente , estos sanktaj al la Eternulo , ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne . * Jen estas la vorto , kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija , regxo de Judujo , tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar . * Tiam la militistaro de la regxo de Babel siegxis Jerusalemon , kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo , kiu estis apud la domo de la regxo de Judujo . * Tie malliberigis lin Cidkija , regxo de Judujo , dirante:Kial vi profetas , parolante , ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel , kiu gxin venkoprenos ; * kaj Cidkija , regxo de Judujo , ne savigxos el la manoj de la HXaldeoj , sed li estos transdonita en la manon de la regxo de Babel , kies busxo parolos kun lia busxo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn ; * kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan , kaj cxi tiu restos tie , gxis Mi vizitos lin , diras la Eternulo ; se vi militos kontraux la HXaldeoj , vi ne sukcesos ? * Kaj Jeremia diris:Aperis al mi la vorto de la Eternulo , dirante : * Jen HXanamel , filo de via onklo SXalum , iras al vi , por diri:Acxetu al vi mian kampon , kiu estas en Anatot , cxar al vi apartenas la rajto de parenco , por acxeti . * Kaj venis al mi HXanamel , filo de mia onklo , konforme al la vorto de la Eternulo , sur la korton de la malliberejo , kaj li diris al mi:Acxetu , mi petas , mian kampon , kiu estas en Anatot , en la lando de Benjamen ; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto ; acxetu al vi . Tiam mi komprenis , ke tio estas vorto de la Eternulo . * Kaj mi acxetis de HXanamel , filo de mia onklo , la kampon , kiu estis en Anatot , kaj mi pesis al li la monon , dek sep siklojn da argxento . * Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis ; kaj mi invitis atestantojn , kaj pesis la argxenton per pesilo . * Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto , la sigelitan laux juro kaj legxo , kaj la nefermitan . * Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx , filo de Nerija , filo de Mahxseja , antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel , kaj antaux la okuloj de la atestantoj , kiuj subskribis la dokumenton de acxeto , kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj , kiuj sidis sur la korto de la malliberejo . * Kaj mi ordonis al Baruhx antaux iliaj okuloj , dirante : * Tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Prenu cxi tiujn dokumentojn , cxi tiun dokumenton de acxeto , la sigelitan , kaj cxi tiun nefermitan , kaj metu ilin en argilan vazon , por ke ili konservigxu dum longa tempo . * CXar tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Oni denove acxetos domojn , kampojn , kaj vinbergxardenojn en cxi tiu lando . * Kaj , transdoninte la dokumentojn de acxeto al Baruhx , filo de Nerija , mi ekpregxis al la Eternulo , dirante : * Ho Sinjoro , ho Eternulo ! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako ; nenia afero estas nefarebla por Vi ; * Vi faras favorkorajxon al miloj , kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili . Vi , Dio granda , potenca , kies nomo estas Eternulo Cebaot , * granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj ; Vi , kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj , por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj ; * Vi , kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj , kaj faris al Vi gloran nomon , kiel gxi estas nune ; * kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj , per forta mano , per etendita brako , kaj per granda teruro ; * kaj Vi donis al ili cxi tiun landon , pri kiu Vi jxuris al iliaj patroj , ke Vi donos al ili , landon , en kiu fluas lakto kaj mielo ; * kaj ili venis kaj ekposedis gxin , tamen ili ne auxskultis Vian vocxon kaj ne sekvis Vian instruon , ne faris cxion , kion Vi ordonis al ili ; kaj Vi venigis sur ilin cxi tiun tutan malfelicxon . * Jen remparoj alproksimigxas al la urbo , por venkopreni gxin , kaj la urbo pro la glavo , malsato , kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj , kiuj militas kontraux gxi ; kion Vi diris , tio farigxas , kaj Vi tion vidas . * Kaj Vi , Sinjoro , ho Eternulo , diris al mi:Acxetu al vi la kampon pro mono , kaj starigu atestantojn ; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj . * Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia , dirante : * Jen Mi , la Eternulo , estas Dio de cxiu karno ; cxu ekzistas por Mi io nefarebla ? * Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonas cxi tiun urbon en la manojn de la HXaldeoj , kaj en la manon de Nebukadnecar , regxo de Babel , kaj li venkoprenos gxin . * Kaj venos la HXaldeoj , kiuj militas kontraux cxi tiu urbo , kaj ekbruligos cxi tiun urbon per fajro , kaj forbruligos gxin , kaj la domojn , sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis versxoferojn al aliaj dioj , por kolerigi Min . * CXar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaux Miaj okuloj detempe de sia juneco ; cxar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj , diras la Eternulo . * CXar nur por Mia kolero kaj por Mia cxagreno ekzistis cxi tiu urbo de la tago , kiam oni konstruis gxin , gxis la nuna tago , tiel , ke Mi devas forpusxi gxin de antaux Mia vizagxo , * pro cxiuj malbonajxoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj , kiujn ili faris , por Min kolerigi , ili , iliaj regxoj , iliaj princoj , iliaj pastroj , iliaj profetoj , la Judoj , kaj la logxantoj de Jerusalem . * Ili turnis al Mi la dorson , ne la vizagxon ; Mi instruadis ilin , konstante instruadis , sed ili ne auxskultis , ne akceptis admonon . * Siajn abomenindajxojn ili metis en la domon , kiu estas nomata per Mia nomo , kaj ili malpurigis gxin . * Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal , kiuj estas en la valo de la filo de Hinom , por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx , kion Mi ne ordonis al ili , kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon , ke ili faros tiun abomenindajxon , por pekigi Judujon . * Kaj tamen tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael , pri cxi tiu urbo , pri kiu vi diras , ke gxi estas transdonata en la manon de la regxo de Babel per glavo , malsato , kaj pesto : * Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj , kien Mi dispelis ilin en Mia kolero , en Mia furiozo , kaj en granda indigno ; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere . * Kaj ili estos Mia popolo , kaj Mi estos ilia Dio . * Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon , ke ili cxiam timu Min , por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili . * Kaj Mi faros kun ili interligon eternan , ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili ; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron , ke ili ne forturnigxu de Mi . * Kaj Mi gxojos pri ili , bonfarante al ili , kaj Mi plantos ilin en cxi tiu lando fidele , per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo . * CXar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur cxi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon , tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon , kiun Mi eldiris pri ili . * Kaj kampoj estos acxetataj en cxi tiu lando , pri kiu vi diras , ke gxi estas dezerta , ke ne trovigxas en gxi homoj nek brutoj , ke gxi estas transdonita en la manojn de la HXaldeoj . * Oni acxetos kampojn per mono , oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos , kaj starigos atestantojn , en la lando en Benjamen , en la cxirkauxajxo de Jerusalem , en la urboj de Judujo , en la urboj de la montoj , en la urboj de la valoj , kaj en la urboj de la sudo ; cxar Mi revenigos ilin el la kaptiteco , diras la Eternulo . * La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje , kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo , nome : * Tiele diras la Eternulo , kiu cxion faris , la Eternulo , kiu cxion kreis , por gxin fortikigi , kaj kies nomo estas Eternulo : * Voku al Mi , kaj Mi respondos al vi , kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn , kiujn vi ne scias . * CXar tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael , pri la domoj de cxi tiu urbo , kaj pri la domoj de la regxoj de Judujo , kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj * de tiuj , kiuj venis , por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj , kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno ; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj : * Jen Mi redonos al gxi bonstaton kaj kuracon , kaj Mi resanigos ilin , kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero . * Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael , kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe . * Kaj Mi purigos ilin de cxiuj iliaj malbonagoj , per kiuj ili pekis antaux Mi ; kaj Mi pardonos cxiujn iliajn krimojn , per kiuj ili pekis antaux Mi kaj defalis de Mi . * Kaj tio farigxos por Mi agrabla nomo , lauxdo kaj gloro antaux cxiuj nacioj de la tero , kiuj auxdos pri la tuta bono , kiun Mi faras al ili , kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato , kiun Mi donos al gxi . * Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras , ke gxi estas dezertigita tiel , ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem , kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj - * ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco , vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino , vocxo de homoj , kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot , cxar la Eternulo estas bona , cxar eterna estas Lia favorkoreco ; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo ; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe , diras la Eternulo . * Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko , kiu dezertigxis tiel , ke tie ne trovigxas homo nek bruto , kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj , kiuj ripozigos tie siajn sxafojn ; * en la urboj de la montoj , en la urboj de la valoj , en la urboj de la sudo , en la lando de Benjamen , en la cxirkauxajxo de Jerusalem , kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto , diras la Eternulo . * Jen venos tempo , diras la Eternulo , kiam Mi plenumos la bonan vorton , kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda . * En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan , kiu faros jugxon kaj justecon sur la tero . * En tiu tempo Judujo estos savita , kaj Jerusalem ekvivos sendangxere , kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco . * CXar tiele diras la Eternulo:Ne mankos cxe David viro , sidanta sur la trono de la domo de Izrael . * Kaj cxe la pastroj Levidoj neniam mankos antaux Mi viro , alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta bucxoferon . * Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia , dirante : * Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto , kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo : * tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David , ke ne estu cxe li filo , regxanta sur lia trono , kaj kun la Levidoj pastroj , Miaj servistoj . * Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro , tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David , kaj la Levidojn , kiuj faras servadon al Mi . * Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia , dirante : * CXu vi ne vidas , kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn , kiujn la Eternulo elektis , Li forpusxis ? Kaj ili malestimas Mian popolon , kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili . * Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn legxojn pri la cxielo kaj la tero , * tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David , ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham , Isaak , kaj Jakob ; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin . * Jen estas la vorto , kiu aperis al Jeremia de la Eternulo , kiam Nebukadnecar , regxo de Babel , kaj lia tuta militistaro , kaj cxiuj regnoj de la tero , kiuj estis sub la regado de lia mano , kaj cxiuj popoloj militis kontraux Jerusalem kaj kontraux cxiuj gxiaj urboj : * Tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija , regxo de Judujo , kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel , kaj li forbruligos gxin per fajro ; * kaj vi ne savigxos el lia mano , sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon , kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel , kaj lia busxo parolos kun via busxo , kaj vi iros en Babelon . * Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo , ho Cidkija , regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo ; * vi mortos en paco ; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj , la antauxaj regxoj , kiuj estis antaux vi , tiel oni faros brulon al vi , kaj oni priploros vin:Ho ve , sinjoro ! CXar Mi parolis la vorton , diras la Eternulo . * Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija , regxo de Judujo , cxiujn tiujn vortojn en Jerusalem , * dum la militistaro de la regxo de Babel militis kontraux Jerusalem , kaj kontraux cxiuj restintaj urboj de Judujo , kontraux Lahxisx kaj kontraux Azeka ; cxar ili restis ankoraux el la fortikajxaj urboj de Judujo . * Jen estas la vorto , kiu aperis al Jeremia de la Eternulo , post kiam la regxo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem , proklamante al ili liberecon ; * ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon , Hebreon kaj Hebreinon , por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco . * Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo , kiuj aligxis al la interligo , por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon , por ne plu teni ilin en sklaveco ; ili obeis kaj forliberigis . * Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn , kiujn ili forliberigis , kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj . * Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia , dirante : * Tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo , kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta , el la domo de sklaveco , dirante : * En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon , kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn , kaj permesu al li foriri de vi tute libera ; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon . * Nun vi pentis , kaj faris bonon antaux Miaj okuloj , proklamante liberecon unu por la alia , kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo , kiu estas nomata per Mia nomo ; * sed vi sxangxigxis , kaj malsanktigis Mian nomon , kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon , kiujn vi forliberigis , ke ili estu memstaraj , kaj vi devigis ilin , ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj . * Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min , ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia ; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo , pesto , kaj malsato , kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero . * Kaj Mi transdonos la homojn , kiuj malobeis Mian interligon , kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo , kiun ili faris antaux Mi , kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj : * la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem , la korteganojn kaj la pastrojn , kaj la tutan popolon de la lando , kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido ; * Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj , kaj en la manojn de tiuj , kiuj celas ilian morton ; kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero . * Kaj Cidkijan , regxon de Judujo , kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj , kaj en la manojn de tiuj , kiuj celas ilian morton , kaj en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel , kiu foriris de vi . * Jen Mi faros ordonon , diras la Eternulo , kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo , kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro , kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel , ke neniu en gxi logxos . * Jen estas la vorto , kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim , filo de Josxija , regxo de Judujo : * Iru en la domon de la Rehxabidoj , kaj parolu al ili , kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj , kaj trinkigu al ili vinon . * Kaj mi prenis Jaazanjan , filon de Jeremia , filo de HXabacinja , kaj liajn fratojn kaj cxiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Rehxabidoj ; * kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo , en la cxambron de la filoj de HXanan , filo de Jigdalja , homo de Dio , kiu estas apud la cxambro de la princoj , super la cxambro de Maaseja , filo de SXalum , gardisto de pordego . * Kaj mi starigis antaux la filoj de la domo de la Rehxabidoj pokalojn plenajn de vino , kaj kalikojn , kaj mi diris al ili:Trinku vinon . * Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon , cxar nia patro Jonadab , filo de Rehxab , ordonis al ni , dirante:Ne trinku vinon , vi kaj viaj infanoj , eterne ; * kaj domon ne konstruu , kaj semon ne semu , kaj vinbergxardenon ne plantu kaj ne posedu , sed logxu en tendoj dum via tuta vivo , por ke vi vivu longan tempon sur la tero , sur kiu vi logxas fremdule . * Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab , filo de Rehxab , en cxio , kion li ordonis al ni , ne trinkante vinon dum nia tuta vivo , nek ni , nek niaj edzinoj , nek niaj filoj , nek niaj filinoj , * kaj ne konstruante domojn por nia logxado , kaj ne havante por ni vinbergxardenon , nek kampon , nek semadon ; * sed ni logxas en tendoj , kaj obeas , kaj faras cxion tiel , kiel ordonis al ni nia patro Jonadab . * Kaj kiam Nebukadnecar , regxo de Babel , venis kontraux la landon , ni diris:Venu , ni iru en Jerusalemon , for de la militistaro de la HXaldeoj kaj de la militistaro de Sirio ; kaj ni restis en Jerusalem . * Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia , dirante : * Tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la logxantoj de Jerusalem:CXu vi ne akceptos moralinstruon , obeante Miajn vortojn ? diras la Eternulo . * Plenumataj estas la vortoj de Jonadab , filo de Rehxab , kiujn li ordonis al siaj filoj , ke ili ne trinku vinon , kaj ili ne trinkas gxis nun , cxar ili obeas la ordonon de sia patro ; sed Mi diris al vi , konstante diradis , kaj vi ne obeis Min . * Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn , la profetojn , Mi konstante sendadis , dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo , plibonigu vian konduton , ne sekvu aliajn diojn , servante al ili , tiam vi restos sur la tero , kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj ; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min . * La filoj de Jonadab , filo de Rehxab , plenumis la ordonon de sia patro , kiun li donis al ili ; sed cxi tiu popolo ne obeis Min . * Tial tiele diras la Eternulo , Dio Cebaot , Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem la tutan malbonon , kiun Mi eldiris pri ili , pro tio , ke Mi parolis al ili kaj ili ne auxskultis , Mi vokis al ili kaj ili ne respondis . * Sed al la domo de la Rehxabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Pro tio , ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis cxiujn liajn ordonojn , kaj agis konforme al cxio , kion li rekomendis al vi , * pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Neniam mankos cxe Jonadab , filo de Rehxab , viro , staranta antaux Mi . * En la kvara jaro de Jehojakim , filo de Josxija , regxo de Judujo , aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo : * Prenu al vi libron-rulajxon , kaj skribu en gxin cxiujn vortojn , kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri cxiuj nacioj , de la tago , en kiu Mi parolis al vi , de la tempo de Josxija gxis la nuna tago . * Eble la domo de Jehuda auxdos pri la tuta malbono , kiun Mi intencas fari al ili , kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo , por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon . * Kaj Jeremia alvokis Baruhxon , filon de Nerija ; kaj Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo , kiujn Li diris al li . * Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruhx:Mi estas malliberigita , mi ne povas iri en la domon de la Eternulo ; * iru do vi , kaj legu laux la libro , kiun vi skribis sub mia diktado , la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto ; kaj ankaux en la orelojn de cxiuj Judoj , kiuj venis el siaj urboj , legu tion . * Eble falos ilia pregxo antaux la Eternulo , kaj ili returnigxos cxiu de sia malbona vojo ; cxar granda estas la kolero kaj indigno , kiujn la Eternulo esprimis pri cxi tiu popolo . * Kaj Baruhx , filo de Nerija , plenumis cxion , kion ordonis la profeto Jeremia , kaj li vocxlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo . * En la kvina jaro de Jehojakim , filo de Josxija , regxo de Judujo , en la nauxa monato , oni proklamis faston antaux la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem , kaj al la tuta popolo , kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon . * Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo , en la cxambro de Gemarja , filo de la kanceliero SXafan , sur la supra korto , cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo , lauxte al la tuta popolo . * Kaj Mihxaja , filo de Gemarja , filo de SXafan , auxdis el la libro cxiujn vortojn de la Eternulo ; * kaj li iris en la domon de la regxo , en la cxambron de la kanceliero . Kaj jen tie sidis cxiuj eminentuloj:la kanceliero Elisxama , Delaja , filo de SXemaja , Elnatan , filo de Ahxbor , Gemarja , filo de SXafan , Cidkija , filo de HXananja , kaj cxiuj eminentuloj . * Kaj Mihxaja raportis al ili cxiujn vortojn , kiujn li auxdis , kiam Baruhx legis el la libro en la orelojn de la popolo . * Tiam cxiuj eminentuloj sendis al Baruhx Jehudin , filon de Netanja , filo de SXelemja , filo de Kusxi , por diri:La skribrulajxon , el kiu vi legis en la orelojn de la popolo , prenu en vian manon , kaj venu . Kaj Baruhx , filo de Nerija , prenis kun si la skribrulajxon , kaj venis al ili . * Kaj ili diris al li:Sidigxu , kaj vocxlegu gxin al ni . Kaj Baruhx vocxlegis al ili . * Kiam ili auxdis cxiujn vortojn , ili eksentis teruron unu antaux la alia , kaj ili diris al Baruhx:Ni raportos al la regxo cxiujn cxi tiujn vortojn . * Kaj ili demandis Baruhxon , dirante:Diru al ni , kiamaniere vi skribis cxiujn tiujn vortojn el lia busxo ? * Kaj Baruhx respondis al ili:El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn , kaj mi skribis en la libron per inko . * Kaj la eminentuloj diris al Baruhx:Iru kaj kasxigxu , vi kaj Jeremia , ke neniu sciu , kie vi estas . * Ili venis al la regxo en la palacon , kaj la skribrulajxon ili restigis en la cxambro de la kanceliero Elisxama ; kaj ili raportis al la regxo cxiujn vortojn . * Tiam la regxo sendis Jehudin , por preni la skribrulajxon ; kaj Jehudi prenis gxin el la cxambro de la kanceliero Elisxama , kaj vocxlegis gxin al la regxo , kaj al cxiuj eminentuloj , kiuj staris apud la regxo . * La regxo sidis en la vintra domo en la nauxa monato , kaj antaux li brulis fajrujo . * Kaj cxiufoje , kiam Jehudi tralegis tri aux kvar kolumnojn , la regxo detrancxis ilin per trancxileto de skribisto , kaj jxetis en la fajron , kiu estis en la fajrujo , gxis la tuta skribrulajxo forbrulis sur la fajro , kiu estis en la fajrujo . * Kaj ne timis kaj ne dissxiris siajn vestojn la regxo , nek cxiuj liaj servantoj , kiuj auxdis cxiujn tiujn vortojn . * Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la regxon , ke li ne forbruligu la skribrulajxon , li ne obeis ilin . * Kaj la regxo ordonis al Jerahxmeel , filo de la regxo , al Seraja , filo de Azriel , kaj al SXelemja , filo de Abdeel , kapti la skribiston Baruhx kaj la profeton Jeremia ; sed la Eternulo ilin kasxis . * Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia , post kiam la regxo forbruligis la skribrulajxon , kaj la vortojn , kiujn Baruhx skribis sub diktado de Jeremia : * Prenu al vi denove alian skribrulajxon , kaj skribu sur gxi cxiujn antauxajn vortojn , kiuj estis sur la unua skribrulajxo , kiun forbruligis Jehojakim , regxo de Judujo . * Kaj pri Jehojakim , regxo de Judujo , diru:Tiele diras la Eternulo:Vi forbruligis tiun skribrulajxon , dirante:Kial vi skribis sur gxi , ke venos la regxo de Babel kaj ruinigos cxi tiun landon kaj ekstermos sur gxi homojn kaj brutojn ? * Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim , regxo de Judujo:Ne estos cxi li sidanto sur la trono de David , kaj lia kadavro estos jxetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto ; * kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn , pro ilia malbonago ; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la logxantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon , pri kiu Mi diris al ili , sed ili ne auxskultis . * Kaj Jeremia prenis alian skribrulajxon , kaj donis gxin al la skribisto Baruhx , filo de Nerija ; kaj tiu skribis sur gxi sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la libro , kiun Jehojakim , regxo de Judujo , forbruligis per fajro ; kaj al ili estis aldonitaj ankoraux multaj similaj vortoj . * Kaj ekregxis la regxo Cidkija , filo de Josxija , anstataux Konja , filo de Jehojakim , cxar Nebukadnecar , regxo de Babel , faris lin regxo en la Juda lando . * Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo , kiujn Li diris per la profeto Jeremia . * Tamen la regxo Cidkija sendis Jehuhxalon , filon de SXelemja , kaj Cefanjan , filon de la pastro Maaseja , al la profeto Jeremia , por diri:Pregxu , mi petas , por ni al la Eternulo , nia Dio . * Jeremia tiam iradis libere inter la popolo , kaj oni ne metis lin en malliberejon . * Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo , kaj kiam la HXaldeoj , kiuj siegxis Jerusalemon , tion auxdis , ili foriris de Jerusalem . * Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia , dirante : * Tiele diras la Eternulo , Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo , kiu sendis vin al Mi , por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono , kiu eliris kun helpo al vi , iros returne en sian landon Egiptujo . * Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo , kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro . * Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem , dirante:La HXaldeoj foriros de ni ; cxar ili ne foriros . * CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj , kiu militas kontraux vi , kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj , cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro . * Kiam la militistaro de la HXaldeoj , timante la militistaron de Faraono , foriris de Jerusalem , * tiam Jeremia eliris el Jerusalem , por iri en la landon de Benjamen , por ricevi sian tiean heredajxon inter la popolo . * Sed kiam li estis cxe la Pordego de Benjamen , tie estis la gardistestro , kies nomo estis Jirija , filo de SXelemja , filo de HXananja ; li kaptis la profeton Jeremia , dirante:Vi volas transkuri al la HXaldeoj . * Jeremia diris:Tio estas malvero , mi ne volas transkuri al la HXaldeoj . Sed tiu ne auxskultis lin ; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj . * La eminentuloj ekkoleris kontraux Jeremia , kaj batis lin , kaj metis lin en malliberejon , en la domo de la skribisto Jonatan , cxar tiun domon oni faris malliberejo . * Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron , kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon , * la regxo Cidkija sendis kaj prenis lin , kaj la regxo sekrete en sia domo demandis lin , dirante:CXu estas ia vorto de la Eternulo ? Kaj Jeremia diris:Estas:vi estos transdonita en la manon de la regxo de Babel . * Kaj Jeremia diris al la regxo Cidkija:Per kio mi pekis antaux vi aux antaux viaj servantoj aux antaux cxi tiu popolo , ke vi metis min en malliberejon ? * Kaj kie estas viaj profetoj , kiuj profetis al vi , ke la regxo de Babel ne venos kontraux vin kaj kontraux cxi tiun landon ? * Nun auxskultu , mia sinjoro , ho regxo , mia petego falu antaux vi:ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan , mi ne mortu tie . * Tiam la regxo Cidkija ordonis , ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo ; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj , gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo . Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo . * SXefatja , filo de Matan , Gedalja , filo de Pasxhxur , Juhxal , filo de SXelemja , kaj Pasxhxur , filo de Malkija , auxdis la vortojn , kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo , dirante : * Tiele diras la Eternulo:Kiu restos en cxi tiu urbo , tiu mortos de glavo , de malsato , aux de pesto ; sed kiu eliros al la HXaldeoj , tiu restos vivanta , lia animo estos lia akiro , kaj li vivos . * Tiele diras la Eternulo:CXi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel , kaj li venkoprenos gxin . * Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon , cxar li senfortigas la manojn de la militistoj , kiuj restis en cxi tiu urbo , kaj la manojn de la tuta popolo , parolante al ili tiajn vortojn ; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon , sed nur malbonon . * Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj , cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo . * Tiam ili prenis Jeremian , kaj jxetis lin en la kavon de Malkija , filo de la regxo , kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo , kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj ; en la kavo ne estis akvo , sed nur sxlimo , kaj Jeremia enigxis en la sxlimon . * Kaj Ebed-Melehx , Etiopo , euxnuko , kiu estis en la domo de la regxo , auxdis , ke oni jxetis Jeremian en la kavon ; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen . * Tiam Ebed-Melehx eliris el la domo de la regxo , kaj ekparolis al la regxo , dirante : * Mia sinjoro , ho regxo ! malbone agis tiuj homoj , ke ili tion faris al la profeto Jeremia , ke ili jxetis lin en la kavon:li mortos tie de malsato , cxar jam en ekzistas pano en la urbo . * Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx , dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn , kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo , antaux ol li mortos . * Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon , kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon . * Kaj la Etiopo Ebed-Melehx diris al Jeremia:Metu la eluzitajn cxifonojn sub viajn akselojn sub la sxnurojn ; kaj Jeremia tiel faris . * Kaj oni ektiris Jeremian per la sxnuroj kaj eltiris lin el la kavo ; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo . * Kaj la regxo Cidkija sendis , kaj venigis la profeton Jeremia al si , al la tria enirejo de la domo de la Eternulo ; kaj la regxo diris al Jeremia:Mi demandos de vi ion , kasxu antaux mi nenion . * Kaj Jeremia diris al Cidkija:Se mi diros al vi , vi ja mortigos min ; kaj se mi donos al vi konsilon , vi ja ne obeos min . * Tiam la regxo Cidkija sekrete jxuris al Jeremia , dirante:Mi jxuras per la Eternulo , kiu kreis al ni cxi tiun animon , ke mi ne mortigos vin , kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj , kiuj celas vian morton . * Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo , Dio Cebaot , Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel , via animo restos vivanta , kaj cxi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro , kaj vi kaj via domo vivos ; * sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel , tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj , kaj ili forbruligos gxin per fajro , kaj vi ne savigxos el iliaj manoj . * Kaj la regxo Cidkija diris al Jeremia:Mi timas la Judojn , kiuj transkuris al la HXaldeoj , ke oni ne transdonu min en iliajn manojn , por ke ili mokturmentu min . * Tiam Jeremia diris:Oni ne transdonos vin ; auxskultu la vocxon de la Eternulo pri tio , kion mi diras al vi ; tiam estos bone al vi , kaj via animo restos vivanta . * Sed se vi ne volos eliri , en tia okazo jen estas tio , kion la Eternulo vidigis al mi : * Jen cxiuj virinoj , kiuj restis en la domo de la regxo de Judujo , estos elkondukitaj al la eminentuloj de la regxo de Babel , kaj ili diros:Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin ; viaj piedoj enprofundigxis en koton , kaj tiuj forigxis de vi . * Kaj cxiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la HXaldeoj , kaj vi ne savigxos el iliaj manoj ; vi estos kaptita en la manojn de la regxo de Babel , kaj cxi tiu urbo estos forbruligita per fajro . * Kaj Cidkija diris al Jeremia:Neniu devas scii tiujn vortojn , alie vi mortos . * Se la eminentuloj auxdos , ke mi parolis kun vi , kaj ili venos al vi , kaj diros al vi:Sciigu al ni , kion vi diris al la regxo , ne kasxu antaux ni , por ke ni ne mortigu vin , kaj kion la regxo diris al vi : * tiam respondu al ili:Mi humile petegis la regxon , ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan , mi ne mortu tie . * Kaj venis cxiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin , kaj li respondis al ili konforme al cxiuj vortoj , kiujn ordonis la regxo ; kaj ili silente foriris de li , cxar ili nenion eksciis . * Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo gxis la tago , en kiu Jerusalem estis venkoprenita ; kaj li tie estis , kiam Jerusalem estis venkoprenita . * En la nauxa jaro de Cidkija , regxo de Judujo , en la deka monato , venis Nebukadnecar , regxo de Babel , kun sia tuta militistaro al Jerusalem , kaj eksiegxis gxin . * En la dek-unua jaro de Cidkija , en la kvara monato , en la nauxa tago de la monato , oni faris enrompon en la urbon . * Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel , kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer , Samgar-Nebu , Sarsehxim Rab-saris , Nergal - SXarecer Rab-mag , kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel . * Kiam ilin ekvidis Cidkija , regxo de Judujo , kaj cxiuj militistoj , ili forkuris , kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo , tra la pordego inter la du muregoj , kaj ili iris sur la vojon , kiu kondukas al la stepo . * Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin , kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin , kaj alkondukis lin al Nebukadnecar , regxo de Babel , en Riblan , en la lando HXamat , kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li . * Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj , kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis . * Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis , kaj li ligis lin per katenoj , por forkonduki lin en Babelon . * Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro , kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis . * Kaj la ceteran popolon , kiu restis en la urbo , kaj la transkurintojn , kiuj transkuris al li , kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan , estro de la korpogardistoj , forkondukis en Babelon . * Sed la malricxulojn el la popolo , kiuj nenion havis , Nebuzaradan , estro de la korpogardistoj , restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn . * Sed pri Jeremia Nebukadnecar , regxo de Babel , ordonis al Nebuzaradan , la estro de la korpogardistoj , jene : * Prenu lin , kaj atentu pri li , kaj faru al li nenion malbonan , sed agu kun li nur tiel , kiel li diros al vi . * Kaj sendis Nebuzaradan , estro de la korpogardistoj , kaj Nebusxazban Rab-saris , kaj Nergal-SXarecar Rab-mag , kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel ; * ili sendis , kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo , kaj transdonis lin al Gedalja , filo de Ahxikam , filo de SXafan , ke li konduku lin en sian domon ; kaj li ekvivis inter la popolo . * Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo , kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo : * Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot , Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono , ne al bono , kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo . * Sed vin Mi savos en tiu tempo , diras la Eternulo , kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj , kiujn vi timas . * CXar Mi forsavos vin , kaj vi ne falos de glavo , kaj via animo estos via akiro ; cxar vi fidis Min , diras la Eternulo .

Seeker Overlay: Off On

[BookofJeremiah] [Jeremiah:2] [Jeremiah:3] [Jeremiah:4] [Discuss] Tag Jeremiah:3:6-4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: