Jeremiah:41



Seeker Overlay ON

* En la sepa monato Isxmael , filo de Netanja , filo de Elisxama , el la regxa idaro , unu el la eminentuloj de la regxo , kaj kun li dek viroj , venis al Gedalja , filo de Ahxikam , en Micpan , kaj ili kune tie mangxis en Micpa . * Kaj levigxis Isxmael , filo de Netanja , kaj la dek viroj , kiuj estis kun li , kaj frapis Gedaljan , filon de Ahxikam , filo de SXafan , per glavo , kaj mortigis lin , kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando . * Kaj cxiujn Judojn , kiuj estis kun li , Gedalja , en Micpa , kaj la HXaldeojn , kiuj tie trovigxis , la militistojn , Isxmael mortigis . * En la dua tago post la mortigo de Gedalja , kiam neniu ankoraux sciis pri tio , * venis viroj el SXehxem , el SXilo , kaj el Samario , okdek homoj , kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj , kun trancxoj sur la korpo , kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano , por alporti ilin en la domon de la Eternulo . * Kaj Isxmael , filo de Netanja , eliris al ili renkonte el Micpa , irante kaj plorante ; kaj kiam li atingis ilin , li diris al ili:Iru al Gedalja , filo de Ahxikam . * Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo , Isxmael , filo de Netanja , kune kun la homoj , kiuj estis kun li , bucxis ilin kaj jxetis en kavon . * Tamen trovigxis inter ili dek homoj , kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin , cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko , hordeo , oleo , kaj mielo . Kaj li haltis , kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj . * La kavo , en kiun Isxmael jxetis cxiujn kadavrojn de la homoj , kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan , estis tiu , kiun faris la regxo Asa kontraux Baasxa , regxo de Izrael ; gxin Isxmael , filo de Netanja , plenigis per mortigitoj . * Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo , kiu estis en Micpa , la regxidinojn , kaj la tutan popolon , kiu restis en Micpa , kaj super kiu Nebuzaradan , la estro de la korpogardistoj , estrigis Gedaljan , filon de Ahxikam ; ilin kaptis Isxmael , filo de Netanja , kaj li pretigxis , por transiri al la Amonidoj . * Sed Johxanan , filo de Kareahx , kaj cxiuj militestroj , kiuj estis kun li , auxdis pri la tuta malbono , kiun faris Isxmael , filo de Netanja ; * kaj ili prenis cxiujn virojn , kaj iris , por batali kontraux Isxmael , filo de Netanja ; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo , kiu estas en Gibeon . * Kiam la tuta popolo , kiu estis cxe Isxmael , ekvidis Johxananon , filon de Kareahx , kaj cxiujn militestrojn , kiuj estis kun li , gxi ekgxojis . * Kaj la tuta popolo , kiun Isxmael forkondukis el Micpa , deturnis sin , kaj iris al Johxanan , filo de Kareahx . * Sed Isxmael , filo de Netanja , forkuris de Johxanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj . * Johxanan , filo de Kareahx , kaj cxiuj militestroj , kiuj estis kun li , prenis la tutan restajxon de la popolo , kiun li revenigis de Isxmael , filo de Netanja , el Micpa , post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan , filon de Ahxikam:virojn , militistojn , virinojn , infanojn , kaj euxnukojn , kiujn li revenigis el Gibeon . * Kaj ili iris kaj haltis cxe la gastejo Kimham , apud Bet-Lehxem , por direkti sin al Egiptujo , * for de la HXaldeoj ; cxar ili timis ilin pro tio , ke Isxmael , filo de Netanja , mortigis Gedaljan , filon de Ahxikam , kiun la regxo de Babel estrigis super la lando .

Seeker Overlay: Off On

[BookofJeremiah] [Jeremiah:40] [Jeremiah:41] [Jeremiah:42] [Discuss] Tag Jeremiah:41 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: