Jeremiah:49:1-6
Seeker Overlay ON
*
Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn ?
cxu li ne havas heredanton ?
kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu ?
*
Tial jen venos tempo ,
diras la Eternulo ,
kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj ;
kaj gxi farigxos amaso da ruinoj ,
kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro ,
kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn ,
diras la Eternulo .
*
Ploregu ,
ho HXesxbon ,
cxar Aj estas ruinigita .
Kriu ,
ho filinoj de Raba ,
zonu vin per sakajxo ,
ploru kaj vagadu inter la bariloj ;
cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj .
*
Kial vi fanfaronas pri viaj valoj ?
sangon fluigas via valo ,
ho filino malobeema ,
kiu fidas siajn trezorojn ,
kaj diras:Kiu povas veni al mi ?
*
Jen Mi venigos sur vin timon ,
diras la Sinjoro ,
la Eternulo Cebaot ,
de cxiuj viaj cxirkauxajxoj ;
kaj vi estos dispelitaj cxiu aparte ,
kaj neniu kolektos la vagantojn .
*
Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn ,
diras la Eternulo .