Jeremiah:49:7-22
Seeker Overlay ON
*
Pri Edom:Tiele diras la Eternulo Cebaot:CXu jam ne ekzistas sagxo en Teman ?
cxu la filoj jam ne havas konsilon ?
cxu ilia sagxeco malaperis ?
*
Forkuras ,
turnis sian dorson ,
kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan ;
cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin ,
la tempon de lia puno .
*
Kiam venos al vi vinberkolektantoj ,
ili ne restigos forgesitajn berojn ;
se venos sxtelistoj en la nokto ,
ili rabos plenan kvanton .
*
CXar Mi nudigis Esavon ,
Mi malkasxis liajn sekretajn rifugxejojn ,
por ke li ne povu sin kasxi ;
ekstermitaj estas lia idaro ,
liaj fratoj ,
kaj liaj najbaroj ,
kaj li jam ne ekzistas .
*
Restigu viajn orfojn ,
Mi konservos ilian vivon ;
kaj viaj vidvinoj fidu Min .
*
CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj ,
kiuj ne meritis trinki la pokalon ,
tamen gxin trinkos ;
cxu vi do povas resti nepunita ?
vi ne restos nepunita ,
sed vi nepre trinkos .
*
CXar Mi jxuris per Mi ,
diras la Eternulo ,
ke Bocra farigxos objekto de teruro ,
honto ,
ruinigo ,
kaj malbeno ;
kaj cxiuj gxiaj urboj farigxos ruinoj por eterne .
*
Diron mi auxdis de la Eternulo ,
kaj kuriero estas sendita al la nacioj:Kolektigxu kaj iru kontraux gxin ,
kaj levigxu por batalo .
*
CXar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj ,
malestimata inter la homoj .
*
Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin ,
kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj ;
sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte ,
kiel aglo ,
ecx de tie Mi jxetos vin malsupren ,
diras la Eternulo .
*
Edom farigxos objekto de teruro ;
cxiu ,
kiu pasos preter li ,
miros kaj fajfos pri cxiuj liaj vundoj .
*
Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj ,
diras la Eternulo ,
tiel ankaux tie neniu restos ,
neniu homido tie logxos .
*
Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon ;
cxar Mi rapide forpelos ilin de tie ,
kaj Mi estrigos tie tiun ,
kiu estas elektita .
CXar kiu estas simila al Mi ?
kiu donos al Mi decidojn ?
kiu estas la pasxtisto ,
kiu povas kontrauxstari al Mi ?
*
Tial auxskultu la decidon de la Eternulo ,
kiun Li decidis pri Edom ,
kaj Liajn intencojn ,
kiujn Li havas pri la logxantoj de Teman:la knaboj -
pasxtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian logxejon .
*
De la bruo de ilia falo ektremos la tero ,
ilian kriadon oni auxdos cxe la Rugxa Maro .
*
Jen li levigxos kiel aglo ,
ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra ;
kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino cxe la naskodoloroj .