Jeremiah:50:1-51
Seeker Overlay ON
*
Jen estas la vorto ,
kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la HXaldeoj :
*
Sciigu al la nacioj kaj proklamu ,
levu standardon ,
proklamu ,
ne kasxu ,
diru:Prenita estas Babel ,
hontigita estas Bel ,
frakasita estas Merodahx ,
hontigitaj estas gxiaj idoloj ,
frakasitaj estas gxiaj statuoj .
*
CXar eliris kontraux gxin popolo el la nordo ,
kiu faros gxian landon dezerto ,
kaj ne plu estos logxanto en gxi:de homo gxis bruto cxio forigxos kaj foriros .
*
En tiuj tagoj kaj en tiu tempo ,
diras la Eternulo ,
venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda ;
ili iros kaj ploros ,
kaj sercxos la Eternulon ,
sian Dion .
*
Pri la vojo al Cion ili demandos ,
tien estos turnita ilia vizagxo:Venu ,
ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna ,
neforgesebla .
*
Mia popolo estis kiel erarvagantaj sxafoj:ili pasxtistoj delogis ilin ,
erarvagigis ilin sur la montoj ;
de monto sur monteton ili vagis ,
ili forgesis sian sxafejon .
*
CXiuj ,
kiuj renkontis ilin ,
mangxis ilin ;
kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj ,
cxar ili pekis antaux la Eternulo ,
la logxejo de la vero ,
antaux la espero de iliaj patroj ,
la Eternulo .
*
Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la HXaldeoj ,
kaj estu kiel virkaproj antaux la sxafoj .
*
CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda ,
kaj ili arangxos sin kontraux gxi ,
kaj gxi estos venkoprenita ;
iliaj sagoj ,
kiel lerta heroo ,
ne revenas vane .
*
Kaj HXaldeujo farigxos militakiro ;
cxiuj gxiaj prirabantoj satigxos ,
diras la Eternulo .
*
CXar vi gxojis ,
cxar vi triumfis ,
ho rabintoj de Mia heredajxo ,
cxar vi saltis ,
kiel bovidino sur herbo ,
kaj blekis ,
kiel fortaj cxevaloj ,
*
tre hontigita estas via patrino ,
mokata estas via naskintino ;
jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto ,
nelogxata tero ,
kaj stepo .
*
De la kolero de la Eternulo gxi farigxos nelogxata ,
kaj gxi tuta farigxos dezerta ;
cxiu ,
kiu iros preter Babel ,
miros kaj fajfos pri cxiuj gxiaj vundoj .
*
Pretigu vin kontraux Babel cxirkauxe ,
cxiuj strecxantoj de pafarkoj ,
pafu sur gxin ,
ne domagxu sagojn ;
cxar gxi pekis antaux la Eternulo .
*
Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe ;
mallevigxis gxia mano ,
falis gxia fundamento ,
detruigxis gxiaj muregoj ;
cxar tio estas vengxo de la Eternulo ;
vengxu al gxi ;
kiel gxi agis ,
tiel agu kontraux gxi .
*
Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado ;
de la glavo de la tirano cxiu sin turnu al sia popolo ,
kaj cxiu forkuru en sian landon .
*
Izrael estas kiel disjxetita sxafaro ;
leonoj lin dispelis:la unua mangxis lin la regxo de Asirio ,
kaj cxi tiu lasta ,
Nebukadnecar ,
regxo de Babel ,
rompis al li la ostojn .
*
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot ,
Dio de Izrael:Jen Mi punos la regxon de Babel kaj lian landon ,
kiel Mi punis la regxon de Asirio .
*
Kaj Mi revenigos Izraelon en lian logxejon ,
kaj li pasxtigxos sur Karmel kaj Basxan ,
kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satigxos .
*
En tiuj tagoj kaj en tiu tempo ,
diras la Eternulo ,
oni sercxos malbonagon de Izrael ,
sed gxi ne estos ,
kaj pekon de Jehuda ,
sed gxi ne trovigxos ;
cxar Mi pardonos al tiuj ,
kiujn Mi restigos .
*
Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj ,
kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo ;
ruinigu kaj ekstermu cxion post ili ,
diras la Eternulo ,
kaj faru cxion tiel ,
kiel Mi ordonis al vi .
*
Bruo de batalo estas en la lando ,
kaj granda frakasado .
*
Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero !
kiele dezertigxis Babel inter la nacioj !
*
Mi starigis reton por vi ,
kaj vi estas kaptita ,
ho Babel ,
antaux ol vi tion rimarkis ;
vi estas trovita kaj kaptita ,
cxar vi levigxis kontraux la Eternulon .
*
La Eternulo malfermis Sian trezorejon ,
kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero ;
cxar ion por fari havas la Sinjoro ,
la Eternulo Cebaot ,
en la lando de la HXaldeoj .
*
Iru kontraux gxin de plej malproksime ,
malfermu gxiajn grenejojn ,
piedpremu gxin kiel amasajxon ,
ekstermu gxin ,
ke nenio de gxi restu .
*
Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn ;
ili estu bucxataj .
Ve al ili !
cxar venis ilia tago ,
la tempo de ilia puno .
*
Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela ,
por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo ,
nia Dio ,
pri la vengxo pro Lia templo .
*
Alvoku multajn kontraux Babelon ,
cxiujn ,
kiuj strecxas pafarkon ;
starigxu tendare cxirkaux gxi ,
ke neniu povu forsavigxi el gxi ;
repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion ,
kion gxi faris ,
faru al gxi ;
cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo ,
kontraux la Sanktulo de Izrael .
*
Pro tio gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj ,
kaj cxiuj gxiaj militistoj pereos en tiu tago ,
diras la Eternulo .
*
Jen Mi estas kontraux vi ,
ho malhumilulo ,
diras la Sinjoro ,
la Eternulo Cebaot ;
cxar venis via tago ,
la tempo de via puno .
*
Kaj la malhumilulo falpusxigxos kaj falos ,
kaj neniu lin levos ;
kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj ,
kaj gxi ekstermos cxiujn liajn cxirkauxajxojn .
*
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda ;
kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas ,
ne volas forliberigi ilin .
*
Sed ilia Liberiganto estas forta ,
Eternulo Cebaot estas Lia nomo ;
Li defendos ilian aferon tiel ,
ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos .
*
Glavo falu sur la HXaldeojn ,
diras la Eternulo ,
sur la logxantojn de Babel ,
sur gxiajn eminentulojn kaj sagxulojn ;
*
glavo sur la antauxdiristojn ,
ke ili malsagxigxu ;
glavo sur gxiajn heroojn ,
ke ili senkuragxigxu ;
*
glavo sur gxiajn cxevalojn kaj sur gxiajn cxarojn ,
kaj sur cxiujn diversgentajn logxantojn ,
kiuj estas en gxi ,
ke ili farigxu kiel virinoj ;
glavo sur gxiajn trezorojn ,
ke ili estu disrabitaj .
*
Sekeco trafu gxiajn akvojn ,
ke ili malaperu ;
cxar tio estas lando de idoloj ,
kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas .
*
Tial tie eklogxos stepaj bestoj kaj sxakaloj ,
kaj strutoj en gxi logxos ;
gxi neniam plu estos logxata ,
kaj neniu tie havos domon en cxiuj venontaj generacioj .
*
Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn ,
diras la Eternulo ,
tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido .
*
Jen venas popolo el nordo ,
granda nacio kaj multe da regxoj levigxas de la randoj de la tero .
*
Pafarkon kaj lancon ili tenas forte ;
kruelaj ili estas kaj senkompataj ;
ilia vocxo bruas kiel maro ;
sur cxevaloj ili rajdas ,
armite por la batalo kiel unu homo ,
kontraux vin ,
ho filino de Babel .
*
Auxdis la regxo de Babel la sciigon pri ili ,
kaj senfortigxis liaj manoj ;
suferego atakis lin ,
doloro kiel cxe naskantino .
*
Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon ;
cxar Mi rapide forpelos ilin de tie ,
kaj Mi estrigos tie tiun ,
kiu estas elektita .
CXar kiu estas simila al Mi ?
kiu donos al Mi decidojn ?
kaj kiu estas la pasxtisto ,
kiu povas kontrauxstari al Mi ?
*
Tial auxskultu la decidon de la Eternulo ,
kiun Li decidis pri Babel ,
kaj Liajn intencojn ,
kiujn Li havas pri la lando de la HXaldeoj:la knaboj -
pasxtistoj ilin fortrenos ,
kaj detruos super ili ilian logxejon .
*
De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero ,
kaj krio estos auxdata cxe la nacioj .