Job:16-17
esperanto@Job:16:1 @ Ijob respondis kaj diris:
esperanto@Job:16:2 @ Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas.
esperanto@Job:16:3 @ CXu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?
esperanto@Job:16:4 @ Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
esperanto@Job:16:5 @ Mi fortigus vin per mia busxo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
esperanto@Job:16:6 @ Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi?
esperanto@Job:16:7 @ Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.
esperanto@Job:16:8 @ Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.
esperanto@Job:16:9 @ Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.
esperanto@Job:16:10 @ Ili malfermegis kontraux mi sian busxon, insulte batas min sur la vangojn; CXiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
esperanto@Job:16:11 @ Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.
esperanto@Job:16:12 @ Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.
esperanto@Job:16:13 @ Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.
esperanto@Job:16:14 @ Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto.
esperanto@Job:16:15 @ Sakajxon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kasxis mian kornon.
esperanto@Job:16:16 @ Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
esperanto@Job:16:17 @ Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.
esperanto@Job:16:18 @ Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
esperanto@Job:16:19 @ Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
esperanto@Job:16:20 @ Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,
esperanto@Job:16:21 @ Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
esperanto@Job:16:22 @ CXar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.
esperanto@Job:17:1 @ Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.
esperanto@Job:17:2 @ Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
esperanto@Job:17:3 @ Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
esperanto@Job:17:4 @ CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
esperanto@Job:17:5 @ Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.
esperanto@Job:17:6 @ Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon.
esperanto@Job:17:7 @ Mia okulo mallumigxis de cxagreno, Kaj cxiuj miaj membroj farigxis kiel ombro.
esperanto@Job:17:8 @ La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo.
esperanto@Job:17:9 @ Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.
esperanto@Job:17:10 @ Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon.
esperanto@Job:17:11 @ Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.
esperanto@Job:17:12 @ La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.
esperanto@Job:17:13 @ Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.
esperanto@Job:17:14 @ Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
esperanto@Job:17:15 @ Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?
esperanto@Job:17:16 @ En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.
esperanto@Job:18:1 @ Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris: