Job:26-31



Seeker Overlay ON

* Ijob respondis kaj diris : * Kiel vi helpas al tiu , kiu ne havas forton ! Kiel vi subtenas tiun , kies brako estas senforta ! * Kian konsilon vi donas al tiu , kiu ne havas sagxon , Kaj kiel grandan prudenton vi montras ! * Al kiu vi parolas vortojn ? Kaj kies spirito eliras el vi ? * La mortintoj tremas sub la akvo , Kaj ankaux tiuj , kiuj vivas en gxi . * SXeol estas malkovrita antaux Li , Kaj la abismo ne havas kovron . * Li etendis la nordon super la malpleno , Li pendigis la teron sur nenio . * Li ligas la akvon en Siaj nuboj , Kaj nubo ne krevas sub tio . * Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon . * Li faris limon sur la akvo , GXis la loko , kie finigxas la lumo kaj la mallumo . * La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio . * Per Sia forto Li kvietigas la maron , Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon . * Per Lia spirito belegigxis la cxielo ; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton . * Jen tio estas parto de Liaj vojoj ; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li . Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco ? * Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn , kaj diris : * Kiel vivas Dio , kiu rifuzis al mi miajn rajtojn , Kaj la Plejpotenculo , kiu afliktas mian animon : * Tiel longe , kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo , * Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon , Kaj mia lango ne diros malverajxon . * Malproksime estas de mi , Rigardi vin kiel pravajn ; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan . * Mian pravecon mi tenas forte , kaj mi ne ellasos gxin ; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio . * Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo , Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo . * CXar kio estas la espero de hipokritulo , Kiam Dio faras al li finon , elsxiras lian animon ? * CXu lian kriadon Dio auxskultos , Kiam trafos lin malfelicxo ? * CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo , Voki al Dio en cxiu tempo ? * Mi instruos vin pri la mano de Dio ; Mi ne kasxos antaux vi tion , kio estas cxe la Plejpotenculo . * Jen vi cxiuj mem vidis ; Kial do vi parolas senenhavajxon ? * Tia estas la sorto de malbona homo cxe Dio , Kaj la parto , kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo : * Se li havos multe da filoj , ili iros sub la glavon ; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon . * Tiujn , kiuj restos cxe li , enterigos la morto ; Kaj liaj vidvinoj ne ploros . * Se li kolektos argxenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon , * Tiam li pretigos , sed justulo metos sur sin la vestojn , Kaj senkulpulo dividos la argxenton . * Li konstruas sian domon kiel tineo , Kaj kiel gardisto , kiu faras al si lauxbon . * Li kusxigxas ricxa , kaj nenion kunportas ; Li malfermas la okulojn , kaj jam nenio ekzistas . * Teruro superfalos lin kiel akvo ; En la nokto forportos lin ventego . * Levos lin vento orienta , kaj foriros , Kaj forblovos lin de lia loko . * Li tion jxetos sur lin senkompate ; De Lia mano li kuros kaj kuros . * Oni kunfrapos pri li la manojn , Kaj oni fajfos pri li sur lia loko . * La argxento havas lokon , kie oni gxin elakiras ; Kaj la oro havas lokon , kie oni gxin fandas . * La fero estas ricevata el polvo , Kaj el sxtono oni fandas la kupron . * Oni faras finon al la mallumo , Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo . * Oni fosas kavon tie , kie oni logxas ; Kaj tie , kie pasxas neniu piedo , ili laboras pendante , forgesitaj de homoj . * La tero , el kiu devenas pano , Estas trafosata sube kvazaux per fajro . * GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj , Kaj terbuloj enhavas oron . * La vojon ne konas rabobirdo , Kaj la okulo de falko gxin ne vidis . * Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj , Ne iris sur gxi leono . * Sur rokon oni metas sian manon , Oni renversas montojn de ilia bazo . * En rokoj oni elhakas riverojn , Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo . * Oni haltigas la fluon de riveroj , Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo . * Sed kie oni trovas la sagxon ? Kaj kie estas la loko de prudento ? * La homo ne scias gxian prezon ; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj . * La abismo diras:Ne en mi gxi estas ; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi . * Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron , Oni ne pesas argxenton page por gxi . * Oni ne taksas gxin per oro Ofira , Nek per multekosta onikso kaj safiro . * Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro ; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro . * Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj ; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj . * Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo ; Pura oro ne povas esti gxia prezo . * De kie venas la sagxo ? Kaj kie estas la loko de prudento ? * Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta , Nevidebla por la birdoj de la cxielo . * La abismo kaj la morto diras : Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi . * Dio komprenas gxian vojon , Kaj Li scias gxian lokon ; * CXar Li rigardas gxis la fino de la tero , Li vidas sub la tuta cxielo . * Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure , * Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro : * Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin , Pretigis gxin kaj esploris gxin ; * Kaj Li diris al la homoj : Vidu , timo antaux Dio estas sagxo , Kaj evitado de malbono estas prudento . * Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn , kaj diris : * Ho , se estus al mi tiel , kiel en la antauxaj monatoj , Kiel en la tempo , kiam Dio min gardis ; * Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo ; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo ; * Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco , Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo ; * Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi , Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj ; * Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero , Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo ! * Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo , * Vidis min junuloj kaj kasxis sin , Kaj maljunuloj levigxis kaj staris ; * Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon ; * La vocxo de altranguloj sin kasxis , Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato . * Kiam orelo auxdis , gxi nomis min felicxa ; Kiam okulo vidis , gxi gloris min ; * CXar mi savadis kriantan malricxulon , Kaj orfon , kiu ne havis helpanton . * Beno de pereanto venadis sur min , Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi . * Virteco estis mia vesto , Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo . * Mi estis okuloj por la blindulo , Kaj piedoj por la lamulo ; * Mi estis patro por la malricxuloj , Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis ; * Mi rompadis la makzelojn al maljustulo , Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon . * Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos , Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj ; * Mia radiko estas malkovrita por la akvo , Kaj roso noktas sur miaj brancxoj . * Mia gloro estas cxiam nova , Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano . * Oni auxskultadis min kaj atendadis , Kaj silentadis , kiam mi donadis konsilojn . * Post miaj vortoj oni ne plu parolis ; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin . * Oni atendadis min kiel la pluvon , Kaj malfermadis sian busxon , kiel por malfrua pluvo . * Se mi iam ridis al ili , ili ne kredis tion ; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis . * Kiam mi iris al ili , mi sidis sur la cxefa loko ; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj , Kiel konsolanto de funebruloj . * Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi , Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj ; * Kies forto de la manoj estis senbezona por mi , Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon ; * Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan ; * Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj , Kaj kies pano estas la radiko de genisto . * El meze de la homoj oni elpelas ilin ; Oni krias sur ilin , kiel sur sxteliston ; * En terfendoj cxe la valoj ili logxas , En truoj de la tero kaj de rokoj ; * Inter la arbetajxoj ili krias , Sub la kardoj ili kolektigxas ; * Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj , Ili estas elpelitaj el la lando . * Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto , Mi farigxis por ili objekto de babilado . * Ili abomenas min , malproksimigxas de mi , Ne timas kracxi sur mian vizagxon . * Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min , Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon . * Dekstre buboj starigxis , kaj pusxas miajn piedojn ; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn ; * Ili disfosis mian vojon , facile pereigas min , Ne bezonante helpanton ; * Ili venas kiel tra largxa brecxo , JXetas sin tumulte . * Teruroj turnis sin kontraux min , Forpelis mian majeston kiel vento ; Kiel nubo foriris mia felicxo . * Kaj nun elversxigxas mia animo ; Kaptis min tagoj de mizero . * En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi , Kaj miaj mordetantoj ne dormas . * Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto ; Premas min la rando de mia cxemizo . * Oni komparas min kun koto ; Mi similigxis al polvo kaj cindro . * Mi krias al Vi , sed Vi ne respondas al mi ; Mi staras , ke Vi atentu min . * Vi farigxis kruelulo por mi ; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon . * Vi levis min en la venton , Lasis min kaj neniigis min en la ventego . * Mi scias , ke Vi transdonos min al la morto , En la kunvenejon de cxio vivanta . * Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon , Kaj krii en sia malfelicxo ? * CXu mi ne ploris pri tiu , kiu havis malfelicxan tempon ? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo ? * Mi atendis bonon , sed venis malbono ; Mi esperis lumon , sed venis mallumo . * Miaj internajxoj bolas kaj ne cxesas ; Atakis min tempo de mizero . * Mi estas nigra , sed ne de la suno ; Mi levigxas en la komunumo kaj krias . * Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj . * Mia hauxto nigrigxis sur mi , Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego . * Mia harpo farigxis plendilo , Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj . * Mi faris interligon kun miaj okuloj , Ke mi ne atentu virgulinon . * Kia estas la parto , kiun donas Dio de supre ? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj ? * CXu ne malfelicxon al malpiulo , Kaj forpusxon de malbonagantoj ? * CXu Li ne vidas mian konduton , Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn ? * CXu mi iradis en malvero , Kaj miaj piedoj rapidis al trompo ? * Li pesu min per justa pesilo , Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco . * Se mia pasxo forklinigxis de la vojo , Se mia koro sekvis miajn okulojn , Kaj se al mia mano algluigxis makulo : * Tiam mi semu kaj alia mangxu , Kaj mia idaro elradikigxu . * Se mia koro forlogigxis al virino , Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko : * Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo , Kaj aliuloj klinigxu super sxi . * CXar tio estus malvirto , Tio estus krimo , kiun devas puni jugxistoj . * Tio estas fajro , kiu ekstermas gxis la abismo , Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus . * CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino , Kiam ili havis jugxan aferon kun mi ? * Tiam kion mi farus , kiam Dio levigxus ? Kaj kion mi respondus al Li , kiam Li esplordemandus ? * Lin kreis ja Tiu sama , kiu kreis min en la ventro , Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin . * CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj ? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino ? * CXu mian panpecon mi mangxis sola ? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo ? * CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro , Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto . * Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro , * CXu tiam ne benis min liaj lumboj , CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj ? * Se mi levis mian manon kontraux orfon , CXar mi vidis en la pordego helpon al mi , * En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso , Kaj mia brako rompigxu de kano . * CXar mi timas la punon de Dio , Kaj gxian pezon mi ne povus elteni . * CXu mi faris la oron mia espero , Kaj la orbulon mi nomis mia fido ? * CXu mi gxojis , ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris ? * Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan , * CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano ? * Ankaux tio estus krimo jugxinda , CXar mi forneus per tio Dion en la alto . * CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko ? Aux cxu mi estis ravita , se lin trafis malbono ? * Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo . * CXu la homoj de mia tendo ne diris : Ho , se oni ne satigxus de lia karno ! * Ne noktis fremdulo sur la strato ; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj . * CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn , Por kasxi en mia brusto miajn pekojn ? * En tia okazo mi timus grandan homamason , Kaj malestimo de familioj min timigus ; Mi silentus , kaj ne elirus ekster la pordon . * Ho , se iu auxskultus min ! Jen estas mia signo ; la Plejpotenculo respondu al mi . Se mia akuzanto skribus libron , * Mi portus gxin sur mia sxultro , Mi metus gxin sur min kiel kronon , * Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj ; Mi alproksimigxus al li kiel al princo . * Se mia lando kriis kontraux mi , Kaj gxiaj sulkoj ploris , * Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage , Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj : * Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo , Kaj anstataux hordeo dornoj . Finigxis la paroloj de Ijob . * Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob , cxar li opiniis sin prava .

Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:25] [Job:26-31 ] [Job:27] [Discuss] Tag Job:26-31 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: