Job:26-31




esperanto@Job:26:1 @ Ijob respondis kaj diris:

esperanto@Job:26:2 @ Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

esperanto@Job:26:3 @ Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!

esperanto@Job:26:4 @ Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?

esperanto@Job:26:5 @ La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.

esperanto@Job:26:6 @ SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.

esperanto@Job:26:7 @ Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.

esperanto@Job:26:8 @ Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.

esperanto@Job:26:9 @ Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.

esperanto@Job:26:10 @ Li faris limon sur la akvo, GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.

esperanto@Job:26:11 @ La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio.

esperanto@Job:26:12 @ Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

esperanto@Job:26:13 @ Per Lia spirito belegigxis la cxielo; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton.

esperanto@Job:26:14 @ Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?

esperanto@Job:27:1 @ Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn, kaj diris:

esperanto@Job:27:2 @ Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

esperanto@Job:27:3 @ Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,

esperanto@Job:27:4 @ Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon.

esperanto@Job:27:5 @ Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.

esperanto@Job:27:6 @ Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

esperanto@Job:27:7 @ Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.

esperanto@Job:27:8 @ CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?

esperanto@Job:27:9 @ CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo?

esperanto@Job:27:10 @ CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?

esperanto@Job:27:11 @ Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kasxos antaux vi tion, kio estas cxe la Plejpotenculo.

esperanto@Job:27:12 @ Jen vi cxiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavajxon?

esperanto@Job:27:13 @ Tia estas la sorto de malbona homo cxe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:

esperanto@Job:27:14 @ Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.

esperanto@Job:27:15 @ Tiujn, kiuj restos cxe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.

esperanto@Job:27:16 @ Se li kolektos argxenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,

esperanto@Job:27:17 @ Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.

esperanto@Job:27:18 @ Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si lauxbon.

esperanto@Job:27:19 @ Li kusxigxas ricxa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.

esperanto@Job:27:20 @ Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.

esperanto@Job:27:21 @ Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.

esperanto@Job:27:22 @ Li tion jxetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.

esperanto@Job:27:23 @ Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

esperanto@Job:28:1 @ La argxento havas lokon, kie oni gxin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni gxin fandas.

esperanto@Job:28:2 @ La fero estas ricevata el polvo, Kaj el sxtono oni fandas la kupron.

esperanto@Job:28:3 @ Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo.

esperanto@Job:28:4 @ Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

esperanto@Job:28:5 @ La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaux per fajro.

esperanto@Job:28:6 @ GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.

esperanto@Job:28:7 @ La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.

esperanto@Job:28:8 @ Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj, Ne iris sur gxi leono.

esperanto@Job:28:9 @ Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

esperanto@Job:28:10 @ En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.

esperanto@Job:28:11 @ Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.

esperanto@Job:28:12 @ Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento?

esperanto@Job:28:13 @ La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.

esperanto@Job:28:14 @ La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi.

esperanto@Job:28:15 @ Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.

esperanto@Job:28:16 @ Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.

esperanto@Job:28:17 @ Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.

esperanto@Job:28:18 @ Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj.

esperanto@Job:28:19 @ Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo.

esperanto@Job:28:20 @ De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento?

esperanto@Job:28:21 @ Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.

esperanto@Job:28:22 @ La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.

esperanto@Job:28:23 @ Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon;

esperanto@Job:28:24 @ CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo.

esperanto@Job:28:25 @ Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,

esperanto@Job:28:26 @ Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:

esperanto@Job:28:27 @ Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin;

esperanto@Job:28:28 @ Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

esperanto@Job:29:1 @ Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

esperanto@Job:29:2 @ Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;

esperanto@Job:29:3 @ Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

esperanto@Job:29:4 @ Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo;

esperanto@Job:29:5 @ Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj;

esperanto@Job:29:6 @ Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo!

esperanto@Job:29:7 @ Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo,

esperanto@Job:29:8 @ Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris;

esperanto@Job:29:9 @ Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon;

esperanto@Job:29:10 @ La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato.

esperanto@Job:29:11 @ Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min;

esperanto@Job:29:12 @ CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.

esperanto@Job:29:13 @ Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

esperanto@Job:29:14 @ Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

esperanto@Job:29:15 @ Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;

esperanto@Job:29:16 @ Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;

esperanto@Job:29:17 @ Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

esperanto@Job:29:18 @ Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;

esperanto@Job:29:19 @ Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj.

esperanto@Job:29:20 @ Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano.

esperanto@Job:29:21 @ Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

esperanto@Job:29:22 @ Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.

esperanto@Job:29:23 @ Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo.

esperanto@Job:29:24 @ Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis.

esperanto@Job:29:25 @ Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

esperanto@Job:30:1 @ Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;

esperanto@Job:30:2 @ Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;

esperanto@Job:30:3 @ Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;

esperanto@Job:30:4 @ Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.

esperanto@Job:30:5 @ El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston;

esperanto@Job:30:6 @ En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj;

esperanto@Job:30:7 @ Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;

esperanto@Job:30:8 @ Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.

esperanto@Job:30:9 @ Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado.

esperanto@Job:30:10 @ Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon.

esperanto@Job:30:11 @ Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon.

esperanto@Job:30:12 @ Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

esperanto@Job:30:13 @ Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;

esperanto@Job:30:14 @ Ili venas kiel tra largxa brecxo, JXetas sin tumulte.

esperanto@Job:30:15 @ Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.

esperanto@Job:30:16 @ Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.

esperanto@Job:30:17 @ En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.

esperanto@Job:30:18 @ Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo.

esperanto@Job:30:19 @ Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro.

esperanto@Job:30:20 @ Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.

esperanto@Job:30:21 @ Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

esperanto@Job:30:22 @ Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

esperanto@Job:30:23 @ Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

esperanto@Job:30:24 @ Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfelicxo?

esperanto@Job:30:25 @ CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo?

esperanto@Job:30:26 @ Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

esperanto@Job:30:27 @ Miaj internajxoj bolas kaj ne cxesas; Atakis min tempo de mizero.

esperanto@Job:30:28 @ Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias.

esperanto@Job:30:29 @ Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj.

esperanto@Job:30:30 @ Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

esperanto@Job:30:31 @ Mia harpo farigxis plendilo, Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj.

esperanto@Job:31:1 @ Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

esperanto@Job:31:2 @ Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?

esperanto@Job:31:3 @ CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj?

esperanto@Job:31:4 @ CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

esperanto@Job:31:5 @ CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?

esperanto@Job:31:6 @ Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

esperanto@Job:31:7 @ Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

esperanto@Job:31:8 @ Tiam mi semu kaj alia mangxu, Kaj mia idaro elradikigxu.

esperanto@Job:31:9 @ Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko:

esperanto@Job:31:10 @ Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

esperanto@Job:31:11 @ CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.

esperanto@Job:31:12 @ Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.

esperanto@Job:31:13 @ CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?

esperanto@Job:31:14 @ Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?

esperanto@Job:31:15 @ Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.

esperanto@Job:31:16 @ CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

esperanto@Job:31:17 @ CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?

esperanto@Job:31:18 @ CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.

esperanto@Job:31:19 @ Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro,

esperanto@Job:31:20 @ CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?

esperanto@Job:31:21 @ Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

esperanto@Job:31:22 @ En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.

esperanto@Job:31:23 @ CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

esperanto@Job:31:24 @ CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?

esperanto@Job:31:25 @ CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?

esperanto@Job:31:26 @ Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,

esperanto@Job:31:27 @ CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?

esperanto@Job:31:28 @ Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto.

esperanto@Job:31:29 @ CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

esperanto@Job:31:30 @ Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

esperanto@Job:31:31 @ CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!

esperanto@Job:31:32 @ Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.

esperanto@Job:31:33 @ CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn?

esperanto@Job:31:34 @ En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.

esperanto@Job:31:35 @ Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

esperanto@Job:31:36 @ Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon,

esperanto@Job:31:37 @ Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo.

esperanto@Job:31:38 @ Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris,

esperanto@Job:31:39 @ Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj:

esperanto@Job:31:40 @ Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.

esperanto@Job:32:1 @ Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:25] [Job:26-31 ] [Job:27] [Discuss] Tag Job:26-31 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: