Job:32-37




esperanto@Job:32:1 @ Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava.

esperanto@Job:32:2 @ Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;

esperanto@Job:32:3 @ kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.

esperanto@Job:32:4 @ Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li.

esperanto@Job:32:5 @ Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

esperanto@Job:32:6 @ Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

esperanto@Job:32:7 @ Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon.

esperanto@Job:32:8 @ Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.

esperanto@Job:32:9 @ Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,

esperanto@Job:32:10 @ Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

esperanto@Job:32:11 @ Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.

esperanto@Job:32:12 @ Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

esperanto@Job:32:13 @ Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.

esperanto@Job:32:14 @ Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

esperanto@Job:32:15 @ Ili perdis la kuragxon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.

esperanto@Job:32:16 @ Mi atendis, gxis ili cxesos paroli; Sed cxar ili haltis kaj ne plu respondis,

esperanto@Job:32:17 @ Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.

esperanto@Job:32:18 @ CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.

esperanto@Job:32:19 @ Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

esperanto@Job:32:20 @ Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos.

esperanto@Job:32:21 @ Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;

esperanto@Job:32:22 @ CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

esperanto@Job:33:1 @ Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.

esperanto@Job:33:2 @ Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

esperanto@Job:33:3 @ GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

esperanto@Job:33:4 @ La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

esperanto@Job:33:5 @ Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

esperanto@Job:33:6 @ Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

esperanto@Job:33:7 @ Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

esperanto@Job:33:8 @ Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

esperanto@Job:33:9 @ Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

esperanto@Job:33:10 @ Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

esperanto@Job:33:11 @ Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.

esperanto@Job:33:12 @ Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

esperanto@Job:33:13 @ Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

esperanto@Job:33:14 @ Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

esperanto@Job:33:15 @ En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

esperanto@Job:33:16 @ Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

esperanto@Job:33:17 @ Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

esperanto@Job:33:18 @ Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

esperanto@Job:33:19 @ Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.

esperanto@Job:33:20 @ Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

esperanto@Job:33:21 @ Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

esperanto@Job:33:22 @ Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

esperanto@Job:33:23 @ Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

esperanto@Job:33:24 @ Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

esperanto@Job:33:25 @ Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

esperanto@Job:33:26 @ Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

esperanto@Job:33:27 @ Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

esperanto@Job:33:28 @ Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

esperanto@Job:33:29 @ CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

esperanto@Job:33:30 @ Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

esperanto@Job:33:31 @ Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

esperanto@Job:33:32 @ Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

esperanto@Job:33:33 @ Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

esperanto@Job:34:1 @ Elihu parolis plue, kaj diris:

esperanto@Job:34:2 @ Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

esperanto@Job:34:3 @ CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.

esperanto@Job:34:4 @ Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

esperanto@Job:34:5 @ CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

esperanto@Job:34:6 @ En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

esperanto@Job:34:7 @ Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?

esperanto@Job:34:8 @ Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;

esperanto@Job:34:9 @ CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

esperanto@Job:34:10 @ Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

esperanto@Job:34:11 @ Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

esperanto@Job:34:12 @ Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

esperanto@Job:34:13 @ Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?

esperanto@Job:34:14 @ Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,

esperanto@Job:34:15 @ Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

esperanto@Job:34:16 @ Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.

esperanto@Job:34:17 @ CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?

esperanto@Job:34:18 @ CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?

esperanto@Job:34:19 @ Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

esperanto@Job:34:20 @ Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.

esperanto@Job:34:21 @ CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

esperanto@Job:34:22 @ Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj.

esperanto@Job:34:23 @ Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

esperanto@Job:34:24 @ Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;

esperanto@Job:34:25 @ CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas.

esperanto@Job:34:26 @ Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas;

esperanto@Job:34:27 @ Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn,

esperanto@Job:34:28 @ Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

esperanto@Job:34:29 @ Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

esperanto@Job:34:30 @ Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

esperanto@Job:34:31 @ Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon;

esperanto@Job:34:32 @ Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

esperanto@Job:34:33 @ CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

esperanto@Job:34:34 @ Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

esperanto@Job:34:35 @ Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.

esperanto@Job:34:36 @ Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;

esperanto@Job:34:37 @ CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.

esperanto@Job:35:1 @ Elihu parolis plue, kaj diris:

esperanto@Job:35:2 @ CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

esperanto@Job:35:3 @ CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

esperanto@Job:35:4 @ Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

esperanto@Job:35:5 @ Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

esperanto@Job:35:6 @ Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

esperanto@Job:35:7 @ Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?

esperanto@Job:35:8 @ Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

esperanto@Job:35:9 @ Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.

esperanto@Job:35:10 @ Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

esperanto@Job:35:11 @ Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

esperanto@Job:35:12 @ Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.

esperanto@Job:35:13 @ Tamen malvere estas, ke Dio ne auxdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

esperanto@Job:35:14 @ Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

esperanto@Job:35:15 @ Sed cxar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

esperanto@Job:35:16 @ Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.

esperanto@Job:36:1 @ Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:

esperanto@Job:36:2 @ Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.

esperanto@Job:36:3 @ Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.

esperanto@Job:36:4 @ CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

esperanto@Job:36:5 @ Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

esperanto@Job:36:6 @ Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.

esperanto@Job:36:7 @ Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj.

esperanto@Job:36:8 @ Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj,

esperanto@Job:36:9 @ Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.

esperanto@Job:36:10 @ Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

esperanto@Job:36:11 @ Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;

esperanto@Job:36:12 @ Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.

esperanto@Job:36:13 @ La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

esperanto@Job:36:14 @ Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

esperanto@Job:36:15 @ Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

esperanto@Job:36:16 @ Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

esperanto@Job:36:17 @ Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.

esperanto@Job:36:18 @ Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

esperanto@Job:36:19 @ CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

esperanto@Job:36:20 @ Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.

esperanto@Job:36:21 @ Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.

esperanto@Job:36:22 @ Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?

esperanto@Job:36:23 @ Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

esperanto@Job:36:24 @ Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.

esperanto@Job:36:25 @ CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.

esperanto@Job:36:26 @ Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.

esperanto@Job:36:27 @ Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili versxigxas pluve el la nebulo;

esperanto@Job:36:28 @ Versxigxas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.

esperanto@Job:36:29 @ Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,

esperanto@Job:36:30 @ Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.

esperanto@Job:36:31 @ CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde.

esperanto@Job:36:32 @ Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al gxi aperi denove.

esperanto@Job:36:33 @ Antauxdiras pri gxi gxia bruo, Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.

esperanto@Job:37:1 @ Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.

esperanto@Job:37:2 @ Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.

esperanto@Job:37:3 @ Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.

esperanto@Job:37:4 @ Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.

esperanto@Job:37:5 @ Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.

esperanto@Job:37:6 @ Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.

esperanto@Job:37:7 @ Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.

esperanto@Job:37:8 @ La sovagxa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia logxejo.

esperanto@Job:37:9 @ El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

esperanto@Job:37:10 @ De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo.

esperanto@Job:37:11 @ La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo dissxutas Lian lumon.

esperanto@Job:37:12 @ Li direktas ilin cxirkauxen, kien Li volas, Por ke ili plenumu cxion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:

esperanto@Job:37:13 @ CXu por puno de ia lando, CXu por favorkorajxo Li ilin direktas.

esperanto@Job:37:14 @ Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.

esperanto@Job:37:15 @ CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

esperanto@Job:37:16 @ CXu vi komprenas, cxe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?

esperanto@Job:37:17 @ Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

esperanto@Job:37:18 @ CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

esperanto@Job:37:19 @ Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.

esperanto@Job:37:20 @ CXu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.

esperanto@Job:37:21 @ Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la cxielo, Kiam la vento pasas kaj purigas gxin.

esperanto@Job:37:22 @ De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

esperanto@Job:37:23 @ La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

esperanto@Job:37:24 @ Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.

esperanto@Job:38:1 @ La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:


Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:31] [Job:32-37 ] [Job:33] [Discuss] Tag Job:32-37 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: