Job:5
Seeker Overlay ON
*
Voku do !
cxu iu respondos al vi ?
Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos ?
*
Malsagxulon mortigas la kolero ,
Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco .
*
Mi vidis malsagxulon ,
kiu enradikigxis ,
Kaj mi malbenis subite lian logxejon .
*
Malproksimaj de savo estos liaj filoj ;
Oni disbatos ilin cxe la pordego ,
Kaj neniu ilin savos .
*
Lian rikoltajxon formangxos malsatulo ,
El inter la dornoj li gxin prenos ,
Kaj soifantoj englutos lian havajxon .
*
Ne el la polvo eliras malpiajxo ,
Kaj ne el la tero elkreskas malbonago .
*
Sed homo naskigxas por suferoj ,
Kiel birdoj por flugado supren .
*
Sed mi min turnus al Dio ,
Kaj al Li mi transdonus mian aferon ;
*
Al Tiu ,
kiu faras grandajxojn ,
kiujn neniu povas esplori ,
Mirindajxojn ,
kiujn neniu povas kalkuli ;
*
Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn ,
*
Por starigi malaltulojn alte ,
Ke la afliktitoj levigxu savite .
*
Li detruas la intencojn de ruzuloj ,
Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon .
*
Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo ;
Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora .
*
En la tago ili renkontas mallumon ,
Kaj en tagmezo ili palpas ,
kiel en nokto .
*
Li savas kontraux glavo ,
Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon .
*
Al la senhavulo aperas espero ,
Kaj la malboneco fermas sian busxon .
*
Felicxa estas la homo ,
kiun punas Dio ;
Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu ;
*
CXar Li vundas ,
sed ankaux bandagxas ;
Li batas ,
sed Liaj manoj ankaux resanigas .
*
En ses malfelicxoj Li vin savos ;
En la sepa ne tusxos vin la malbono .
*
En tempo de malsato Li savos vin de la morto ,
Kaj en milito el la mano de glavo .
*
Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita ;
Kaj vi ne timos ruinigon ,
kiam gxi venos .
*
Dum ruinigo kaj malsato vi ridos ;
Kaj la bestojn de la tero vi ne timos ;
*
CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon ,
Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi .
*
Kaj vi ekscios ,
ke paco estas en via tendo ;
Vi esploros vian logxejon ,
kaj nenio mankos .
*
Kaj vi ekscios ,
ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero .
*
En maljuneco vi iros en la tombon ,
Kiel envenas garbaro en sia tempo .
*
Vidu ,
ni tion esploris ,
kaj tiel gxi estas ;
Atentu tion ,
kaj sciu tion .