Job:5
esperanto@Job:5:1 @ Voku do! cxu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
esperanto@Job:5:2 @ Malsagxulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.
esperanto@Job:5:3 @ Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis, Kaj mi malbenis subite lian logxejon.
esperanto@Job:5:4 @ Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin cxe la pordego, Kaj neniu ilin savos.
esperanto@Job:5:5 @ Lian rikoltajxon formangxos malsatulo, El inter la dornoj li gxin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havajxon.
esperanto@Job:5:6 @ Ne el la polvo eliras malpiajxo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
esperanto@Job:5:7 @ Sed homo naskigxas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
esperanto@Job:5:8 @ Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
esperanto@Job:5:9 @ Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;
esperanto@Job:5:10 @ Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
esperanto@Job:5:11 @ Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.
esperanto@Job:5:12 @ Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
esperanto@Job:5:13 @ Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.
esperanto@Job:5:14 @ En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
esperanto@Job:5:15 @ Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.
esperanto@Job:5:16 @ Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.
esperanto@Job:5:17 @ Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu;
esperanto@Job:5:18 @ CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.
esperanto@Job:5:19 @ En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.
esperanto@Job:5:20 @ En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.
esperanto@Job:5:21 @ Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.
esperanto@Job:5:22 @ Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
esperanto@Job:5:23 @ CXar kun la sxtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
esperanto@Job:5:24 @ Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian logxejon, kaj nenio mankos.
esperanto@Job:5:25 @ Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
esperanto@Job:5:26 @ En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
esperanto@Job:5:27 @ Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.